Nacia Biblioteko de Nederlando

nacia biblioteko

La Nacia Biblioteko de Nederlando (nederlande Koninklijke BibliotheekKB; Reĝa Biblioteko) estas en Hago kaj estis fondita en 1798. La celo de la Nacia Biblioteko de Nederlando, kiel prezentita en la retejo de la biblioteko, estas havigi "aliron al sciaro kaj kulturo de la pasinto kaj nuntempo per havigo de altkvalita servaro por esplorado, studo, kaj kultura sperto".

Nacia Biblioteko de Nederlando
biblioteko
Koninklijke Bibliotheek (7985207450).jpg

LandoNederlando

SituoHago
- alteco1,573 m NAP [+]
- koordinatoj52° 4′ 50″ N, 4° 19′ 36″ O (mapo)52.080644.32675Koordinatoj: 52° 4′ 50″ N, 4° 19′ 36″ O (mapo)

Estiĝo1798

Tuta stoko3 300 000 (stato: 2004)


Map
Nacia Biblioteko de Nederlando

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Koninklijke Bibliotheek, Netherlands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La biblioteko estis bazita sur la kolekto de libroj de Vilhelmo la 5-a de Oranĝo, kiun li forlasis dum sia eliro el la Nederlanda respubliko. Albert Jan Verbeek, politikisto dum la frua Batava Respubliko, proponis ke oni fondus bibliotekon per tiu kolekto. Poste dum la periodo de la Reĝlando Holando, la reĝo Louis Bonaparte donis al la nacia biblioteko sian nomon de Reĝa Biblioteko en 1806. Post 1811 multaj libroj kaj imaĝoj de la biblioteko estis forprenitaj de la Nacia Biblioteko de Francio laŭ ordone de Napoleono Bonaparte. Ĝi estis konata kiel Nacia Biblioteko de Nederlando ekde 1982, kiam ĝi malfermis novajn sidejojn.[1] La institucio sendependiĝis el la ŝtato en 1996, kvankam ĝi estas financata de la Departemento de Eduko, Kulturo kaj Scienco.

En 2004, la Nacia Biblioteko de Nederlando enhavis 3 300 000 aĵojn, same al 67 kilometroj de librobretoj. La plej multaj aĵoj (2 500 000 libroj aŭ 48 km) en la kolekto estas libroj. Estas ankaŭ pecoj de "griza literaturo", kies aŭtoro, eldonejo, aŭ dato ne estis evidenta sed la dokumento havas kulturan aŭ intelektan signifon.[1] La kolekto enhavas preskaŭ la tutan literaturon de Nederlando, el mezepokaj manuskriptoj al modernaj sciencaj publikaĵoj. Por akcepto de publikaĵo, ĝi devas esti el registrita nederlanda publikiganto.[1] La kolekto estas alirebla por anoj, aĝaj 16 jarojn aŭ plie. La KB hejmigas kelkajn libere alireblajn retejojn, kiaj la "Memoro de Nederlando" (Geheugen van Nederland).[2]

La Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (IFBAI) havas sidejon ĉe la Nacia Biblioteko de Nederlando en Hago.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Murray, Stuart. (2009) The Library: An Illustrated History. Chicago: Skyhorse Publishing.
  2. Image database - Memoro de Nederlando - Reta bilda datumbazo de arkivoj, muzeoj kaj bibliotekoj. geheugenvannederland.nl.

Eksteraj ligilojRedakti