Bitoteko estas la nomo de la cifereca biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio, kies celoj estas kunigi, organizi, konservi kaj diskonigi ĉiaspecajn dokumentojn en Esperanto aŭ pri Esperanto.

Ĝi enhavas bitigitajn dokumentojn el Biblioteko Juan Régulo Pérez kaj aliajn bitnaskitajn, kiel rezulto de la agado de la Federacio. Ĝi konservas ankaŭ dokumentojn el eksteraj fontoj naciaj kaj internaciaj.

La projekto komenciĝis en septembro de 2009  per la iniciato de Ana Manero, kaj Miguel Ángel Sancho. Ili daŭre kunordigas respektive la bibliotekistan kaj la  informadikistan laborojn.

Bitoteko havas du sekciojn: Biblioteko, kiu konsistas el pluraj kolektoj (libroj, sonregistraĵoj, videoj, fotografaĵoj, partituroj, arĥiv-dokumentoj, ktp.) kaj Gazetoteko.

La interfaco estas alirebla en tri lingvoj: Esperanto, hispana kaj angla. Disponeblas helpo por serĉado en Esperanto.

Bitoteko ricevas institucian apogon de la Ministerio pri Kulturo de Hispanio, danke al kiu, ĝi aliĝis al Hispana (projekto de la ministerio, kies celo estas kunigi la bitkolektojn de hispanaj arkivoj, bibliotekoj kaj museoj) en 2012 kaj al Europeana (la publika bita biblioteko de la Eŭropa Unio) en 2013.

Ĝia graveco estas ankaŭ agnoskita en Esperantujo. En 2015 ĝiaj prizorgantoj ricevis de Universala Esperanto-Asocio la Diplomon pri Elstara Agado, kaj en 2016 ĝi ricevis la duan Premion Grabowski.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti