Biblioteko Juan Régulo Pérez

biblioteko

Biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio havas sian sidejon en Madrido. Ĝi portas la nomon de la eldonisto kaj aktivulo Juan Régulo Pérez. Nuna respondeculo de la Biblioteko estas Ana Manero.

Biblioteko Juan Régulo Pérez
biblioteko
Esperanto-biblioteko [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
vdr

La biblioteko enhavas ĉefe esperantajn librojn kaj revuojn jen verkitajn en esperanto, jen iel rilatajn al esperanto kaj ties kulturo eĉ se verkitajn en aliaj lingvoj. Krome, ĝi konservas diskojn, kasedojn, KD-ojn, videojn, turismajn kaj informajn broŝurojn, kaj alian malfacile klaseblan materialon.

Ĝi havas sian originon en la komenco de la sepdekaj jaroj, kiam la tiama sekretariino de la asocio, Inés Gastón, apartigis po unu ekzempleron el la porrecenzaj libroj alvenintaj al la redakcio de Boletín. La kolekto plu kreskis laŭ la jaroj ĉefe per donacoj. En 1998 la biblioteko ricevis la subvencion Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen kaj en 2020 la subvencion Biblioteka Apogo Bachrich.

En 2008 ĝi disponigis rete sian katalogon per la biblioteka programo Openbiblio. En 2016 ĝi migris al pli potenca kaj profesieca mastrumsistemo Koha, kiu permesas kontrolon de aŭtoritatoj kaj dividon de bibliografiaj kaj aŭtoritataj rikordoj per la protokolo Z39-50.

Konekse kun la Biblioteko HEF kreis ciferecan bibliotekon nomatan Bitoteko.

Evoluo de teknikaĵoj permesis al Biblioteko Juan Régulo Pérez krei iom post iom pliajn ret-servojn.

Servoj redakti

  • Ret-katalogo.
  • Bitoteko, cifereca biblioteko
  • Tradukoteko, bibliografia datumbazo pri hispani-lingvaj verkoj tradukitaj en esperanton.
  • Virtuala biblioteko, aliro al ĉiaspecaj elektronikaj dokumentoj (vortaroj, enciklopedioj, revuoj, libroj...) kaj retejoj.
  • Aliaj bibliotekoj, aliro al la ret-katalogoj de aliaj bibliotekoj, esperantaj aŭ ne, kiuj disponas dokumentojn en aŭ pri esperanto.
  • Bibliotekistejo, aliro al profesiaj dokumentoj kaj rimedoj.
  • Dulingva informado pri la biblioteko kaj ties diversaj servoj.

Eksteraj ligiloj redakti