Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen

Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen estas fondaĵo starigita en 1997 de ges-roj Roma kaj Poul Thorsen por subvencii libroaĉetojn de Esperanto-bibliotekoj, ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Ekde 2014 daŭrigas ĝian tradicion Biblioteka Apogo Bachrich.

La lasta disdono okazis en 2011. La disdonado ne nur subtenis niajn bibliotekojn, sed ankaŭ montris, kiom da librokolektoj troviĝas en Esperantujo sur ĉiuj kontinentoj kaj kiel riĉan kulturan fonon nia movado havas.

Limdato por subvencipetoj estis: 15-a de oktobro je adreso de UEA. La peton devis akompani listo de dezirataj titoloj, ordigitaj laŭ prefero. La asignitan subvencion oni akiris kiel librojn.

Ges-roj Thorsen donacis 120 000 danajn kronojn (ĉ. 35 000 gld.) por disponigi al UEA komencan kapitalon por subvencii la plej bazan bezonon de ĉiuj biblioteko: havigon de libroj. En sia aprila kunsido 1997 la estraro de UEA danke akceptis tiun noblan donacon.

Interkonsente kun la mecenatoj, la Estraro konfirmis regularon por la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kun jena celo: „La Biblioteka Apogo sponsoras plivastigon de Esperanto-bibliotekoj, ne financataj de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco. Ekzistantaj privataj kolektoj subtenindas laŭkvalite kaj se ĝenerale alireblaj“.

La Biblioteka Apogo uzis por la jaraj subvencioj la gajnitan rentumon kaj maksimume dekonon de la komenca kapitalo. Sekve, almenaŭ teorie, ĝia bonhavo rajtis elĉerpiĝi en dek jaroj. Ĉies donacoj estas bonvenaj por plifortigi la kapitalon kaj por tiel pligrandigi la jarajn subvenciojn.

La Biblioteka Apogo tuj ekfunkciis, per alvoko al E-bibliotekoj sendi subvenci-petojn al la Centra Oficejo de UEA antaŭ la 15-a de oktobro. La subvencioj estis uzeblaj ekskluzive por aĉeto de libroj ĉe la Libroservo de UEA. Pri la subvencioj decidis la estrarano de UEA pri kulturo kaj la ĝenerala direktoro.

Aljuĝitaj subvencioj montras, kiom da bibliotekoj disponas en la Esperanto-movado::

  • 1997: Hispana Esperanto-Muzeo (Hispanio, 600 gld), Esperanto-Kolektaĵo Fajszi (Hungario, 500 gld.), Esperanto-Klubo en Brno (Ĉeĥio, 400 gld.), Irana Esperanto-Junularo (Irano, 400 gld.), Kolektiva Esperanta Biblioteko (Rusio, Jekaterinburg, 400 gld.), Krasnojarska Esperantista Klubo (Rusio, 400 gld.), Esperanto-Centro de Ja-Ela (Srilanko, 400 gld.), Donghu-a Esperanto-Domo (Ĉinio, 200 gld.), Triesta Esperanto-Asocio (Italio, 200 gld.)
  • 1998: Biblioteko J. Régulo Pérez (Hispanio, 500 gld.), Fondumo Zamenhof (Pollando, Bjalistoko, 500 gld.), Biblioteko de Bazaro (Rumanio, 500 gld.), Biblioteko Ni Ĉiuj (Togolando, 500 gld.), Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco (Uzbekio, 500 gld.), Esperanto-Asocio de Estonio (400 gld.), Kunordigo Esperantista Venetilanda (Italio, 400 gld.), Esperanto-kursejo Lesjöförs (Svedio, 400 gld.), Litova Esperanto-Centro (300 gld.), Internacia Esperanto-Instituto (200 gld.),.
  • 1999: Bariloĉa Esperanto-Rondo (Argentino, 275 EUR), Bona Espero (Brazilo, 250 EUR), Pernambuka Esperanto-Asocio (Brazilo, 275 EUR), Ĉina Esperanto-Biblioteko (225 EUR), Hejmoj (Francio, 275 EUR), Biblioteko Ramon Molera (Hispanio, 150 EUR), Vicenza Esperanto-Centro (Italio, 125 EUR), Esperanto-Klubo „Orstelo“ de Tsaratanara (Madagaskaro, 125 EUR), Esperanto-Klubo „Ora Pordego“ de Kievo (Ukrainio, 125 EUR).
  • 2000: Kataluna E-Asocio (250 EUR), Vjetnama E-Asocio (250 EUR), Bonaera E-Asocio (Argentino, 150 EUR), Chengdu-a E-Asocio (Ĉinio, 150 EUR), E-Biblioteko Novaj Horizontoj (Kolombio, 150 EUR), E-Societo La Progreso (Prilep, Makedonio, 150 EUR), Korea E-Asocio (100 EUR), E-Societo Bude Borjan (Zagrebo, Kroatio (100 EUR), Malta E-Societo (100 EUR), Kultura E-Centro Angevin (Francio 75 EUR), E-Kulturcentro de Tuluzo (Francio, 75 EUR), E-Muzeo Lajos Gyula (Pécs, Hungario, 75 EUR), Animada Klubo de Esperanto (Zambio 75 EUR), Bulgara E-Asocio (50 EUR), Lipecka E-Klubo (Rusio, 50 EUR),
  • 2001: Kuba E-Asocio (250 EUR), Makedonia E-Ligo (250 EUR), Biblioteko „Hans Bakker“ de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (250 EUR), Ukrainia E-Asocio (250 EUR), Venezuela E-Asocio (250 EUR), Saenzpenja E-Klubo (Argentino, 100 EUR), Kultura Centro de Esperanto en Campinas (Brazilo, 100 EUR), Kultura E-Centro de Tours (Francio, 100 EUR), E-Societo de Tenerife (Italio, 100 EUR), E-Grupo Achille Tellini en Bolonjo (Italio, 100 EUR).
  • 2002: Ĉina Esperanto-Biblioteko, Armenia Esperanto-Asocio, Litova Esperanto-Asocio, Biblioteko de KOLOMBEJO (Kolombia Esperanta Junulara Organizo), Tririvera Esperanto-Klubo (Brazilo), Kultura Esperanto-Centro Kinshasa (Demokratia Respubliko Kongo), Esperanto-Klubo de la Universitato de IFEen Iree (Niĝerio), Esperanto-Klubo Tiĥvin (Rusio), Esperanto-Klubo Tero en Jalta (Ukrainio), Esperanto-Rondo en Suceava (Rumanio) (sume 1225 EUR),
  • 2003: Esperanto-Gesellschaft Südharz (Germanio), Esperanto-Societo Flamo (Toruń, Pollando), Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo, Esperanto-Biblioteko de la Fakultato pri Medicino de Montevideo (Urugvajo) (sume 500 EUR),
  • 2004: Esperanto 3000 en Loveno (Belgio, 250 EUR), Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj (250 EUR), Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio (250 EUR), Esperanto-Rondo en Bangladoro (Hinda Unio, 250 EUR), Germana Esperanto-Centro Herzberg (100 EUR),
  • 2005: Slovakia Esperanto-Biblioteko (80 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio, 100 EUR), Kultura Centro de Esperanto (Campinas, Brazilo, 100 EUR), Fonduso Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio, 100 EUR), Provinca Filio Havano (195 EUR), Esperanto-Societo „Cele-kula“ (Niŝ, Serbio, 200 EUR), Hubei-a Esperanto-Asocio (Ĉinio, 225 EUR).
  • 2006: Sep bibliotekoj ricevis subvenciojn de la fondaĵo Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Po 250-eŭran subvencion ricevis la Brazila Sekcio de ILEI, Interkultura Centro Herzberg (Germanio), Pakistana Esperanto-Asocio kaj La Ondo de Esperanto (Rusio). Esperanto-Biblioteko de Kuzerano kaj Pireneoj (Francio) povis pliriĉigi sian kolekton por 100 eŭroj. La bibliotekoj de la Kultura Domo de Esperanto, konata kiel Kastelo Greziljono (Francio), kaj Vicenza Esperanto-Centro (Italio) ricevis po 75 eŭrojn.
  • 2007: Kvin bibliotekoj ricevis subvenciojn de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller estis subvenciitaj la bibliotekoj de la madagaskara Itaosy Esperanto-Klubo (125 EUR), Sankt-Peterburga Esperanto-Societo "Espero" (135 EUR), Kolombia Esperanto-Ligo (190 EUR), Kuba Esperanto-Asocio (200 EUR) kaj Bonaera Esperanto-Asocio (230 EUR).
  • 2008: Ses bibliotekoj ricevis subvenciojn de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj de la petintoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller estis subvenciitaj la librokolektoj de Srilanka Esperanto-Asocio (265 EUR), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (Kroatio; 260 EUR), Centro Internacia de Esperanto (Madagaskaro; 200 EUR), Esperanto-klubo de Elec (Rusio; 190 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 175 EUR), kaj Esperanto-Biblioteko de Limoĝio kaj Okcitanio (Francio; 160 EUR).
  • 2009: Sep Esperanto-bibliotekoj pliriĉiĝis per libroj, kiujn ili gajnis kiel ĉi-jarajn subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Entute 1200 euroj dividiĝis inter la beninaj kluboj Sankta Harmonio kaj Monda Familio (kune 255 EUR), Esperanto-Grupo Lazaro Luiz Zamenhof el Brazilo (113 EUR), Biblioteko Interlingvistika Fenikso el Venezuelo (260 EUR), Milana Esperanto-Klubo el Italio (150 EUR), Meksika Esperanto-Federacio (260 EUR), kaj Esperanto-Asocio de Angers el Francio (162 EUR).
  • 2010: Naŭ bibliotekoj ricevas librojn: la plej grandajn subvenciojn, po 200 eŭroj, ricevis Biblioteko Interlingvistika Fenikso el Venezuelo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio. Po 120 eŭroj estis asignitaj al Pernambuka Esperanto-Asocio el Brazilo, Kleruma Esperanta Klubo el Kubo, Biblioteko por Skoltisma Interkultura Pedagogio el Rumanio, Unuiĝo de Verdaj Amikoj el Togolando kaj Biblioteko Culbert el Usono. La bibliotekoj de Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj Triesta Esperanto-Asocio el Italio ricevos ambaŭ librojn por 100 eŭroj.
  • 2011: Per la decido de Claude Nourmont, estrarano pri kulturo kaj vicprezidanto de UEA, kaj Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, subvencion en formo de Esperanto-libroj ricevis Interkultura Centro Herzberg, Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio (250 EUR), Asocio de Beninaj Esperantistoj (250 EUR), Reza Kheir-Khah (Tajvano, Ĉinio; 200 EUR), Marc Vanden Bempt (Belgio; 155 EUR), Biblioteko de la Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio; 155 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 100 EUR) kaj Kroata Esperanto-Ligo (55 EUR).