Asocio de Beninaj Esperantistoj

landa organizo de Esperanto en Benino, Landa Asocio de UEA

La Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) estas Esperanto-asocio en la okcidentafrika ŝtato Benino. Ĝi estis fondita en 1996, kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 2001. La asocio havas sian sidejon en la urbo Lokossa, en la departemento Mono en la pleja sudokcidento de Benino. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Latifou Gbadamassi.

La situo de Benino en la kontinento Afriko.

Suborganizaĵo de la Asocio de Beninaj Esperantistoj estas la Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE), la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Benino.

Eksteraj ligiloj redakti