Ministerio pri industrio (Francio)

La ministerio pri industrio estas la ministeria servo de la franca registaro komisiita pri industria politiko.

Ministerio pri produktado
Ministère du Redressement Productif
ministerio de Francio • ministerio pri industrio
Geografia situo 48° 50′ 21″ N, 2° 22′ 33″ O (mapo)48.8391672.375833Koordinatoj: 48° 50′ 21″ N, 2° 22′ 33″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 139 strato de Bercy, Parizo 12-a arondismento
Ministère du Redressement Productif (Parizo)
Ministère du Redressement Productif (Parizo)
DEC
Ministère du Redressement Productif
Ministère du Redressement Productif
Map
Ministerio pri produktado
Tipo ministerio (Francio)
Estr(ar)o Arnaud Montebourg
Delegitaj ministroj Fleur Pellerin (EME, inovado kaj cifereca ekonomio)
Dungitaro 1 253 (2013)[1]
Retejo http://www.redressement-productif.gouv.fr/
vdr

De la 15-a de majo 2012, la ministerio estas renomita « du Redressement Productif »(esperantlingve "pri produkta reprogreso")[2] ; la ministro estas Arnaud Montebourg. Li disponas de la 18-a de junio 2012 je delgita ministro : Fleur Pellerin, komisiita pri etaj kaj mezaj entreprenoj (EME), inovado kaj cifereca ekonomio.

Ĝi sidas, kun la tri aliaj ekonomiaj kaj financaj ministerioj en la kvartalo de Bercy, en la 12-a arondismento de Parizo.

Historio redakti

La ministerio pri industrio ekzistis en ĉiuj registaroj, plej ofte asociita al alia ministreco : « komerco kaj industrio » (1886), « nacia ekonomio, komerco kaj industrio » (1930), « industria kaj scienca evoluigo », « industrio kaj serĉado », « industrio, komerco kaj manmetiaro » (1974), « industrio, ekstera komerco, teritoria aranĝo », « industrio, poŝtoj kaj tekomunikado, ekstera komerco ».

En la registaroj de Georges Pompidou, Maurice Couve de Murville, Raymond Barre (3-a), Pierre Mauroy (1-a) kaj (2-a), la ministro estis komisiita ekskluzive pri industrio.

En 1997, la registaro de Lionel Jospin kreis la ministerion pri ekonomio, financoj kaj industrio, plu ekzistinta ĝis en 2012.

En 2012, la unua registaro de Jean-Marc Ayrault dediĉis ministrecon al industrio : la ministerio pri produkta reprogreso.

Komisioj kaj atribuoj redakti

La ministro pri produkta reprogreso preparas kaj efektivigas la politikon de la registaro pri industrio, etaj kaj mezaj entreprenoj, poŝtoj kaj elektronikaj komunikoj, servoj kaj inovado. Pro tio, ĝi partoprenas en la defendo kaj promocio de la dungado en la industria sektoro kaj en la servoj. Ĝi kuratoras la organizaĵojn de la reto de la ĉambroj de la metioj kaj manmetiaro kaj de la ĉambroj pri komerco kaj industrio. Ĝi plenumas la atribuojn rilatajn al la kreado de entreprenoj kaj simpligo de ties proceduro[3].

Organizado redakti

Por efektivigi siajn komisiojn, la dungitoj de la ministerioj estas disigitaj en reto da direkcioj, da ĝeneralaj direkcioj, da centraj teknikaj servoj, da servoj je nacia kompetenteco kaj da malcentralizitaj servoj.

En 2012, kune kun la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo, la ministro pri produkta reprogreso aŭtoritatas super la ĝenerala direkcio pri konkureco, industrio kaj servoj]][4],[5].

Kun la aliaj ekonomiaj kaj financaj ministerioj (ministro pri ekonomio kaj financoj, ministro pri komerco, ministro pri ŝtatreformo, malcentralizado kaj ŝtatoficistaro kaj ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo), la ministro pri produkta reprogreso aŭtoritatas super :

  • la ĝenerala sekretariejo de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj.
  • la direkcio pri juraj aferoj de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj ;
  • la alta ŝtatoficisto pri defendo kaj sekureco ;
  • la mediacianto de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj.
  • la ĝenerala konsilio pri ekonomio, industrio, energio kaj teknologioj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio sur la retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
  2. Aludo al la National Industrial Recovery Act de la New Deal de Franklin D. Roosevelt (cf . Laurent Mauduit, « Arnaud Montebourg, démissionnez ! », Mediapart, la 2-an de decembro 2012).
  3. Dekreto n° 2012-773 de la 24-a de majo 2012, artikolo 1
  4. Dekreto n° 2012-773 de la 24-a de majo 2012, artikolo 2
  5. Dekreto n° 2012-854 de la 5-a julio 2012 pri atribuoj de la ministro pri manmetiaro, komerco kaj turismo, artikolo 2

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • JORF, n° PROX1223357D, dekreto n° 2012-773 de la 24-a de majo 2012 pri la atribuoj de la ministro pri produkta reprogreso
  • JORF, n° PMEX1224703D, dekreto n° 2012-806 de la 9-a de junio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri produkta reprogreso, komisiita pri etaj kaj mezaj entreprenoj, inovado kaj cifereca ekonomio