Thierry Braillard
Thierry Braillard, naskiĝinta la 24-an de januaro 1964 en Bron (Rhône), estas franca politikisto. Deputito de la 1-a distrikto de Rhône ekde la 17-a de junio 2012, li estis nomumita la 9-an de aprilo 2014 subministro komisiita pri sportoj, en la 1-a registaro de Manuel Valls.
Thierry Braillard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Thierry Braillard en la paraolimpikaj ludoj pri atletismo de Parizo 2014.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-a de januaro 1964 en Bron (Rhône, Francio) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Sciences Po Lyon Universitato Lyon 3 | ||||
Partio | PRG | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Subministro komisiita pri sportoj | |||||
Dum | 9-a de aprilo 2014 – | ||||
Prezidento | François Hollande | ||||
Antaŭulo | Manuel Valls | ||||
Deputito de la 1-a distrikto de Rhône | |||||
Dum | 20-a de junio 2012 – 9-a de majo 2014 | ||||
Sekvanto | Gilda Hobert | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kariero
redaktiThierry Braillard estas advokato en Liono ekde 1992, fakulo pri sociala juro.
Thierry Braillard aliĝis al la Movado de Maldekstraj Radikaluloj (MRG) en oktobro 1981 kaj fariĝis nacia prezidanto de la Junaj Maldekstraj Radikaluloj en 1987.
Thierry Braillard estis elektita en la municipa konsilio de Lyon kaj en la urbeca komunumaro de Lyon en junio 1995.
En oktobro 1997, li fariĝis regiona konsiliano de Rodano-Alpoj sekve de la demisio de Jacky Darne. Li estis reelektita regiona konsiliano en marto 1998 kaj en marto 2004.
De aprilo 2001, Thierry Braillard estas vicurbestro de Lyon komisiita pri sportoj kaj same en Grand Lyon. Li estis reelektita sur la listo de Gérard Collomb en aprilo 2008.
La 17-an de junio 2012, Thierry Braillard estis elektita deputito de la 1-a distrikto de Rhône[1].
Post la municipaj balotoj de la 23-a kaj 30-a de marto 2014, li estis reelektita en la 7-a arondismento de Liono kaj li fariĝis vicurbestro komisiita pri turismo.
La 9-an de aprilo 2014, li estis nomumitasubministro komisiita pri sportoj, en la 1-a registaro de Manuel Valls, ĉe Najat Vallaud-Belkacem, ministro privirinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj[2]. Konsekvence, li demisiis pri la estraro de la urbo Lyon por refariĝi simpla municipa konsiliano.
Aliaj oficoj
redakti- Vicprezidanto de regiono Rodano-Alpoj komisiita pri ĝenerala organizado, eksteraj rilatoj kaj asocia vivo de 2004 ĝis 2010.
- Nacia vicprezidanto de la PRG komisiita pri komunikado kaj prezidanto de la regiona federacio de Rodano-Alpoj.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Gérard Collomb konfirmas sian politikan pozicion en Lyon, gazeto Le Figaro, la 18-an de junio 2012.
- ↑ Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, JORF n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560.
Vidu ankaŭ
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Regiona Konsilio de Rodano-Alpoj
- Listo de regionaj konsilioj de Rhône
- Listo de deputitoj de Rhône
- Lyon
- 1-a deputita distrikto de Rhône