Ministerio pri sportoj, junularo, popola edukado kaj asocia vivo (Francio)

La ministerio pri virinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj estas ministerio de la franca registaro de Manuel Valls komisiita pri la sporta politiko, kaj ĉio ligita al junualro, urbo kaj virinaj rajtoj. Ĝi estas estrata de la 2-a de aprilo 2014 de Najat Vallaud-Belkacem.

Ministerio pri virinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj
Ministère des Droits des Femmes, de la Ville, de la Jeunesse et des Sports
ministerio pri junularo • ministerio pri sporto
Komenco 1936 : sub-subministerio pri sportoj
1966 : ministerio pri junularo kaj sportoj
2002 : ministerio pri sportoj
2004 : ministerio pri junularo, sportoj kaj asocia vivo
2007 : ministerio pri sano kaj sportoj
2010 : ministerio pri sportoj
2014 : ministerio pri virinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj
Fino 10-a de majo 2017 vd
Geografia situo 48° 49′ 46″ N, 2° 22′ 39″ O (mapo)48.8293212.377599Koordinatoj: 48° 49′ 46″ N, 2° 22′ 39″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 95, avenuo de Francio
Parizo 13-a
Ministère des Droits des Femmes, de la Ville, de la Jeunesse et des Sports (Parizo)
Ministère des Droits des Femmes, de la Ville, de la Jeunesse et des Sports (Parizo)
DEC
Ministère des Droits des Femmes, de la Ville, de la Jeunesse et des Sports
Ministère des Droits des Femmes, de la Ville, de la Jeunesse et des Sports
Map
Ministerio pri virinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj
Tipo franca ministerio
Estr(ar)o Najat Vallaud-Belkacem
elstaruloj Léo Lagrange
Maurice Herzog
François Missoffe
Joseph Comiti
Edwige Avice
Lionel Jospin
Michèle Alliot-Marie
Guy Drut
Marie-George Buffet
Jean-François Lamour
Lingvoj

franca

Retejo Oficiala TTT-ejo de la ministerio
vdr

Historio redakti

La ministerio pri sportoj estis unue sub-subministerio pri sportoj kaj organizado de libertempoj, konfidita en 1936, en la popola Fronto, al la franca sekcio de la dua Internacio (SFIO) Léo Lagrange, kiu tie restas ĝis en 1938, la posteno malaperis kun la registaro.

La unua ministerio komisiita pri junualro kaj sportoj en la 5-a Respubliko aperis kiel subministerio en la 2-a registaro Pompidou en 1963, kaj tiam estis konfidita al alpisto Maurice Herzog. Ĝi fariĝis memstara ministerio por la unua fojo en la sekvanta registaro Pompidou en 1966, kaj François Missoffe estis la unua ministro pri junularo kaj sportoj. Ĝi refariĝis poste subministerio ĉe la ĉefministro de 1968 ĝis 1974, poste ĉe la ministro pri nacia edukado en 1974 kaj ĉe la ministro pri vivkvalito de 1974 ĝis 1977, poste senkuratora ministerio de 1977 ĝis 1978. En 2004, en la 3-a registaro Raffarin, la asocia vivo aperis apud la junularo kaj sportoj. Kune, ili konsistigis memstaran ministerion konfiditan al Jean-François Lamour.

Ekde la 1-a registaro Fillon de la 18-a de majo 2007, la junularo kaj la sportoj estis arigitaj en la ministerio pri socialaj aferoj kaj sano, sub estrado de Roselyne Bachelot. Ĝi estis subministerio pri junularo kaj sportoj ĉe la sama ministerio en la 2-a registaro Fillon de la 19-a de junio 2007 ĝis la 13-a de novembro 2010 konfidita al Bernard Laporte, ekde la 22-a de oktobro 2007.

Post la nomumo de Martin Hirsch, alta komisaro pri junularo, la 12-an de januaro 2009, sportoj estis malligita al junularo kaj asocia vivo, sed restis sub estrado de Rama Yade, subministro pri sportoj kaj de Roselyne Bachelot, ministro pri sano kaj sportoj.

En la tria registaro de François Fillon, sportoj fariĝis memstara ministerio (konfidita al Chantal Jouanno), kiam junularo kaj asocia vivo iras al subministerio ĉe la ministerio pri nacia edukado, junularo kaj asocia vivo.

En la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault, unu sola ministerio arigas sportojn, junularon kaj asocian vivon, la esprimo « popola edukado » estis aldonita.

Nekutime, Manuel Valls por sia registaro aldonis al la titolo la politikon pri urbo kaj la virinajn rajtojn.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti