Guy DRUT (n. la 6-an de decembro 1950) estas franca sportisto, olimpika ĉampiono kaj politikisto. Li gajnis ormedalon dum la Somera Olimpiko 1976 por la 110-metra heĝkurado.

Guy Drut
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1950 (1950-12-06) (74-jaraĝa)
en Oignies
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
atleto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Post sia sporta emeritiĝo, Drut ekpartoprenis en politikon. Li fariĝis ministro pri juneco kaj sportoj en la konservativa registaro de Alain Juppé inter 1995 kaj 1997.

Li estis kondamnita de franca tribunalo fine de 2005 pro tio, ke li akceptis fikciajn postenojn el politikaj amikoj. Li estis konsekvence forbarita de la Internacia Olimpika Komitato, kie li estis membro.