Ministraro unua de François Fillon

La ministraro unua de François Fillon estis:

Ministraro unua de François Fillon
registarofranca registaro
Jurisdikcio Francio
Lando Francio
Dum 17-a de majo 2007 - 18-a de junio 2007
Antaŭulo Ministraro de Dominique de Villepin
Sekvanto Ministraro dua de François Fillon
vdr

La 16-an de majo 2007 Nicolas Sarkozy oficiale prezidentiĝis. La unua ministraro de ĉefministro François Fillon estis la unua ministraro sub la respublika prezidento Nicolas Sarkozy. Ĝi estiĝis la 18-an de majo 2007 matene per komunikaĵo de la respublika prezidentejo.

Laŭ respublika tradicio, tuj post la balotoj pri la Nacia Asembleo ĉefministro François Fillon anoncis al la prezidento la eksiĝon de sia ministraro. La prezidento tiam taskis lin restarigi duan ministraron.

Konsisto laŭ la oficiala ordo redakti

La ministraro konsistas el 15 ministroj (inkl. unu ŝtatministron), kvar ŝtatsekretarioj kaj unu alta komisaro.

Ŝtatministro redakti

Funkcio Homo
Ŝtatministro, ministro pri ekologio, daŭrigeblaj progresado kaj instalado Alain Juppé (UMP)

Ministroj redakti

Funkcio Homo
Ministro pri ekonomio, financo kaj dungado Jean-Louis Borloo (UMP-PR)
Ministrino pri interno, transmaraj teritorioj kaj lokaj teritorioj Michèle Alliot-Marie (UMP)
Ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj Bernard Kouchner (eks-PS)
Ministro pri enmigrado, integrigo, nacia identeco kaj kunprogresigo Brice Hortefeŭ (UMP)
Ministrino pri justico Rachida Dati (UMP)
Ministro pri laboro, socialaj rilatoj kaj solidareco Xavier Bertrand (UMP)
Ministro pri nacia edukado Xavier Darcos (UMP)
Ministrino pri supera instruado kaj esplorado Valérie Pécresse (UMP)
Ministro pri defendo Hervé Morin (NC)
Ministrino pri sano, junularo kaj sportoj Roselyne Bachelot-Narquin (UMP)
Ministrino pri loĝado kaj urbo Christine Boutin (UMP)
Ministro pri agrokulturo kaj fiŝkapto Christine Lagarde (proksima al UMP)
Ministrino pri kulturo kaj komuniko, parolistino de la ministraro Christine Albanel ( proksima al UMP)
Ministro pri buĝeto, publikaj kontoj kaj publika oficistaro Éric Woerth (UMP)

Ŝtatsekretarioj redakti

  • Ŝtatsekretario ĉe la ĉefministro, pri rilatoj kun la parlamento: Roger Karoutchi (UMP)
  • Ŝtatsekretario ĉe la ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, pri eŭropaj aferoj: Jean-Pierre Jouyet (eks-PS)
  • Ŝtatsekretario ĉe la ĉefministro, pri anticipo kaj takso de publikaj politikoj: Éric Besson (eks-PS)
  • Ŝtatsekretario ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekologio, daŭrigeblaj progresado kaj instalado, pri transporto: Dominique Bussereau (UMP)

Alta komisaro redakti

  • Alta komisaro ĉe la ĉefministro, pri aktivaj solidarecoj kontraŭ malriĉeco: Martin Hirsch

Komentoj pri la konsisto redakti

Malfermo al la centro kaj la maldekstro redakti

Dum sia kampanjo Nicolas Sarkozy sciigis sian volon starigi sian ministraron kun malfermiteco al aliaj partioj, inkl. de la centraj aŭ maldekstraj. La ministraro enkalkulas unu ministron (Bernard Kouchner), du ŝtatsekretariojn (Éric Besson kaj Jean-Pierre Jouyet) kaj unu altan komisaron (Martin Hirsch) el la maldekstro aŭ el la maldekstro-simpatiantoj, kaj unu ministron (Hervé Morin) el la centro.

Tamen triono de tiu ministraro estas membroj de la antaŭa ministraro de Dominique de Villepin, kaj du trionoj estas membroj de la antaŭaj tri ministraroj de la dua mandatperiodo de eksprezidento Jacques Chirac (2002-2007).

Nombra egaleco inter viroj kaj virinoj redakti

La ministraro entenas sep virinojn el inter 15 ministroj. La kvar ŝtatsekretarioj kaj la alta komisaro estas viroj. La virina proporcio en la ministraro estas je 37 %.

Profesiaj devenoj redakti

Inter la ministraranoj estas nur kvar diplomitoj de la Nacia Altlernejo pri Administracio (École nationale de l'administration, ENA), alinomitaj enarkoj.

Reagoj redakti

La kreo de ministrejo pri enmigrado kaj nacia identeco estis tre kritikata dum kaj post la balotkampanjo. La kunigo de la vortoj enmigrado kaj nacia identeco estis kritikata lande kaj internacie.

Diversaj reagoj okazis pri la nomumo de opoziciuloj en tiu ministraro. Ekzemple François Hollande, ĉefsekretario de la Socialia Partio asertis, ke Bernard Kouchner estos metita en proceduron por eksmembrigo de la partio.

Kronologio redakti

Ĵaŭdon la 17-an de majo 2007 oni anoncis la decidon de la novelektita respublika prezidento Nicolas Sarkozy nomumi François Fillon kiel ĉefministron. Samtage okazis la renkonto inter la eksa ĉefministro Dominique de Villepin kaj la nova ĉefministro François Fillon.

La 18-an de majo 2007, post propono de la ĉefminitro, la respublika prezidento fiksis la agosferojn de la ministrejoj kaj nomumis la ministrojn.

La 23-an de majo 2007 la ĉefministro partoprenis la ĉefan mitingon de UMP en Marsejlo. Li rediris sian konsideron pri la universala balotado, kaj anoncis, ke ĉiuj liaj ministroj estos kandidatoj al deputiteco. Li aldiras: "Kiam iu malvenkas [en baloto], tio signifas, ke tiun ne subtenas la popolo, kaj ke tiu ne povas resti en la ministraro. [...] Mia rolo estos gvidanto de la majoritato kaj de la ministrara politika projekto."

La 18-an de junio 2007, post la dua balotvico pri deputiteco kaj konforme kun konstanta kutimo, François Fillon donis la ministraran eksiĝon al la respublika prezidento, kiu tuj taskis lin formi novan ministraron. La partio UMP konservas absolutan plimulton de la seĝoj en la Nacia Asembleo. Pro sia malvenko en la deputita baloto ŝtatministro Alain Juppé eksiĝis de sia ministreco.

Vidu ankaŭ redakti