Sylvia Pinel (naskiĝis la 28-an de septembro 1977 en L'Union en Haute-Garonne) estas française politikistino, membro de la Maldekstra Radikala Partio (PRG) kaj deputitino de Tarn-et-Garonne (2-a deputita distrikto) inter 2007 kaj 2012, reelektita je tiu lasta dato. Post posteno de ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo en la 1-a kaj 2-a registaroj de Jean-Marc Ayrault okaze de la venko de maldekstro en 2012, ŝi estis ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco en la 1-a registaro de Manuel Valls ekde la 2-a de aprilo 2014[2]. Ŝi plu estas ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco en la 2-a registaro de Manuel Valls de la 25-a de aŭgusto 2014.

Sylvia Pinel
Sylvia Pinel, la 24-an de majo 2013.
Sylvia Pinel, la 24-an de majo 2013.
Persona informo
Sylvia Pinel
Naskiĝo 28-a de septembro 1977
en L'Union (Haute-Garonne, Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Tuluzo 1 Capitole
Partio Maldekstra Radikala Partio (PRG)
Profesio
Okupo politikisto vd
Ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco
Dum 2-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Cécile Duflot
Ministre pri manmetiaro, komerco kaj turismo[1]
Dum 16-a de majo 201231-a de marto 2014
Prezidento François Hollande
Sekvanto Valérie Fourneyron (komerco kaj manmetiaro)
Fleur Pellerin (turismo)
Deputitino de la 2-a deputita distrikto de Tarn-et-Garonne
Dum 20-a de junio 200721-a de julio 2012
Sekvanto Jacques Moignard
Regiona konsiliano de Sudo-Pireneoj
Dum 22-a de marto 2010
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Deputitino (2007-2012) redakti

Agado en la Nacia Asembleo redakti

Ŝi estis la plej juna virino de la Nacia Asembleo elektita en 2007[3].

En la Maldekstra Radikala Partio (PRG) redakti

Ŝi estas la prezidanto de la departementa federacio de la Maldekstra Radikala Partio (PRG) de Tarn-et-Garonne, kaj vica ĝenerala delegito de PRG. En aprilo 2011, ŝi estis nomumita vicprezidanto pri civitanaj rajtoj, sekureco kaj justico, en la naciaj instancoj de la Maldekstra Radikala Partio.

En la registaro redakti

La 16-an de majo 2012, ŝi estis nomumita ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault. Ŝi estis unu el la plej junaj membroj de la registaro, estante naskiĝinta nur 6 tagojn antaŭ la plej juna Najat Vallaud-Belkacem.

La 2-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita Ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco en la 1-a registaro de Manuel Valls, anstataŭante Cécile Duflot, kiu rifuzis partopreni en la nova registaro.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Inter la 16-a de majo kaj la 18-a de junio 2012, ŝi estis ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo.
  2. Royal, Montebourg, Hamon... la riskoplena ekvacio de Manuel Valls, gazeto Le Monde, la 2-an de aprilo 2014
  3. Slipo pir Sylvia Pinel sur la interretejo "nosdeputes.fr"

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti