Ministerio pri loĝado kaj teritoria egaleco (Francio)

La ministerio pri loĝado estas ministeria servo de la franca registaro Komisiita efektivigi la politikon pri loĝado. Loĝado ofte estas ligita al alia funkcio en ministerioj.

Ministerio pri teritoria egaleco kaj loĝado
Ministère de l'Égalité des Territoires et du Logement
ministerio de Francio
Komenco 1925 vd
Lando(j) Francio vd
Tipo franca ministerio
Estr(ar)o Cécile Duflot
delegita ministro François Lamy (urbo)
elstaruloj Jean-Louis Borloo
Dungitaro 14 194 (2013)[1]
Retejo http://www.territoires.gouv.fr/
Jura formo ministerio de Francio
vdr

De la 16-a de majo 2012, la ministro pri loĝado estas Cécile Duflot en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault. Ŝi disponas pri unu delegita ministro : François Lamy, komisiita pri urbo.

Historio redakti

Komence de la kvina Respubliko, loĝado estis konfidita al subministroj. La unua « ministro pri ilaro kaj loĝado » estis Edgard Pisani en la kvara registaro de Georges Pompidou en 1967. Tiu posteno plu estis en la sekvantaj registaroj, poste aldoniĝis al ĝi teritoria aranĝo en la unua registaro de Pierre Messmer en 1972, kaj turismo en la dua registaro de Pierre Messmer, antaŭ ol fariĝi subministerio en la tria registaro de Pierre Messmer.

En 1981, la ministro pri loĝado reaperis en la unua registaro de Pierre Mauroy. Ĝi plu estis en la sekvantaj registaroj, komisiita ankaŭ pri urboplanado, transporto, ekipado, spaco, turismo, maro, laŭ la periodo, ĝis la tria registaro de Jean-Pierre Raffarin, en kiu ĝi refariĝis subministerio.

Poste, estis « Ministro pri dungado, sociala kohereco kaj loĝado » en la registaro de Dominique de Villepin, poste « ministro pri loĝado kaj urbo » en la unua kaj dua registaroj de François Fillon. La tria registaro de François Fillon kunigis loĝadon kun ekologio kaj transporto.

De 2012, en la unua kaj dua registaroj de Jean-Marc Ayrault, loĝado estis kunigita kun teritoria egaleco.

Komisioj kaj atribuoj redakti

En 2012, la ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado preparas kaj efektivigas la politikon de la registaro pri ekvilibra eboluigo de la teritorio. Ĝi certigas la ekonomian kaj socialan koherecon de la ĉefurba regiono kaj de aliaj teritorioj, al kiu kontribuas la grandaj infrastrukturoj kaj publikaj servoj. Ĝi zorgas pri redukto de la teritoriaj neegaleco, aparte pri loĝado. Ĝi respondecas pri politiko kontraŭ neegaleco inter kvartaloj de urbaj areoj[2].

Organizado redakti

 
La asistantaro de la ministro laboras en la palaco de Castries (supere la oficejo de la ministro). La asistantaro de la delegita ministro laboras en la palaco Le Play.

La ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado aŭtoritatas super la ĝenerala sekretariejo de la interministeria komitato pri urbo.

Por plenumi siajn atribuojn, ĝi aŭtoritatas, kune kun la ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio, super la ĝenerala direkcio pri teritoria aranĝo, loĝado kaj naturo kaj super la ĝenerala sekretariejo de tiu ministerio, same kiel super la esplorcentro pri retoj, transportoj, urboplanado kaj publika konstruado[3].

Oficiala transdono de raportoj redakti

La ministro oficiale ricevis plurajn raportojn. En decembro 2012, la raporto Auzannet[4] estis transdonita al la ministerio por taksi la koston de « Grand Paris » (transporta reto por superparizo) kaj proponi fazojn por tiu projekto. En januaro 2013, la ministerio ricevis la raporton « Agir ensemble ? » (esperantlingve "agi kune") de la grupo « Égalité territoriale » (esperantlingve "teritoria egaleco") de INET[5] pri la estonteco de la kontraktado inter la ŝtato kaj la teritoriaj kolektivumoj.

Ministro redakti

 
Cécile Duflot

En la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, la ministro pri loĝado estas Cécile Duflot. Ŝi disponas pri unu delegita ministro : François Lamy, komisiita pri urbo[6].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
  2. Dekreto n° 2012-807 de la 12-a de junio 2012, artikolo 1
  3. Dekreto n° 2012-807 de la 12-a de junio 2012, artikolo 2
  4. Raporto Auzannet. Arkivita el la originalo je 2013-05-31. Alirita 2013-07-06.
  5. Raporto "Agir ensemble?". Arkivita el la originalo je 2015-07-02. Alirita 2013-07-06.
  6. JORF, n° HRŬ1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri la konsisto de la registaro

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • JORF, n° VILX1225086D, dekreto n° 2012-807 de la 12-a de junio 2012 pri atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado, komisiita pri urbo
  • JORF, n° ETLX1223365D, dekreto n° 2012-770 de la 24-a de majo 2012 pri atribuoj de la ministroj pri teritoria egaleco kaj loĝado