Matthias Fekl
Matthias FEKL, naskiĝinta la 4-an de oktobro 1977 en Frankfurto ĉe Majno en Germanio, estas franca politikisto , membro de la Socialista Partio. Li fariĝis deputito de la 2-a deputita distrikto de Lot-et-Garonne ekde la 17-a de junio 2012. Li estis nomumita subministro pri eksterlanda komerco la 4-an de septembro 2014.
Biografio
redaktiMatthias Fekl naskiĝis en Germanio, kun germana patro kaj franca patrino, ambaŭ universitatanoj, la unua profesoro pri la franca lingvo, la dua, pri la germana lingvo[1],[2].
Li estis elektita municipa konsiliano de Marmande en 2008 kaj fariĝis vicurbestro pri financoj de la urbestro Gérard Gouzes. Matthias Fekl estas ankaŭ regiona konsiliano de la regiono Akvitanio kaj vicprezidanto komisiita pri rkonomia evoluigo, dungado kaj entreprenoj[3].
Matthias Fekl estas konsilanto de la prezidanto de la Senato Jean-Pierre Bel[1].
Okaze de la deputitaj balotoj de 2012, li estas la unua en la unua balotvico kun 35,09 % de la voĉoj. En la dua balotvico, li venkis kun 53,65 % de la esprimitaj voĉoj fronte al la eliranta deputito Michel Diefenbacher[4], kaj tiel fariĝis la plej juna deputito de Akvitanio. Lia anstataŭanto estas Régine Povéda, socialista urbestrino de Meilhan-sur-Garonne.
La 4-an de septembro 2014, li estis nomumita subministro pri eksterlanda komerco, sekve de la demisio de Thomas Thévenoud[5].
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Matthias Fekl: plus jeune député d'Aquitaine. France 3 Aquitaine (la 18-an de junio 2012).
- ↑ Christian Seguin, « Le portrait du mois : Matthias Fekl », gazeto "Sud Ouest", la 24-an de februaro 2013
- ↑ Qui sommes-nous ?.[rompita ligilo]
- ↑ Rezultoj de la deputitaj balotoj de 2012 : LOT ET GARONNE (47) - 2-a distrikto. ministerio pri enlandaj aferoj.
- ↑ http://www.francetvinfo.fr/live/message/540/893/1ce/7e0/a44/a8d/005/78c.html
Verko
redakti- Matthias Fekl, Wladimir d'Ormesson kaj Jean-François Achilli. (oktobro 2010) france 2027 : Deŭ jeunes élus confrontent leur vision de la France (france), p. 190. ISBN 978-2354170875.