Christian Eckert

franca politikisto

Christian ECKERT, naskiĝinta la 8-an de februaro 1956 en Algrange (Moselle), estas franca politikisto. Li estas membro de la Socialista Partio kaj deputito de la 7-a distrikto de Meurthe-et-Moselle de la 17-a de junio 2007 ĝis la 9-a de majo 2014. Li estis nomumita, la 9-an de aprilo 2014, Subministro komisiita pri buĝeto ĉe la ministerio pri financoj kaj publikaj kontoj en la 1-a registaro de Manuel Valls kaj en la 2-a.

Christian Eckert
Christian Eckert la 22-an de majo 2014.
Christian Eckert la 22-an de majo 2014.
Persona informo
Christian Eckert
Naskiĝo 8-a de februaro 1963
en Algrange (Moselle, Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Loreno vd
Partio Socialista Partio (PS)
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Subministro komisiita pri buĝeto
Dum 9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Bernard Cazeneuve
Deputito de la 7-a distrikto de Meurthe-et-Moselle
Dum 20-a de junio 20079-a de majo 2014
Sekvanto Jean-Marc Fournel
Urbestro de Trieux
Dum 1-a de marto 1987
Regiona konsiliano de la Regiona Konsilio de Loreno
Dum 15-a de marto 199822-a de marto 2010
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Profesoro pri matematiko[1], Christian Eckert estis vicurbestro de la antaŭe mina urbo Trieux (Meurthe-et-Moselle) de la 12-a de marto 1983 ĝis la 1-a de marto 1987, kiam li fariĝis urbestro.

Li estis membro de la Regiona Konsilio de Loreno ekde la 15-a de marto 1998, poste vicprezidanto komisiita pri teritoria planado kaj postmina periodo ĝis marto 2010, kiam finiĝis lia regiona mandato.

Li estis proparolanto de PS en la Nacia Asembleo kontraŭ la teksto liberiganta dimanĉan laboron. En decembro 2009, li rimarkigis konfliktintereson en la diversaj oficoj de Éric Woerth[2].

Memlerninta pianisto, pasiulo pri Ŝopeno, li ludas ekde 4-jara.

Detaloj de oficoj kaj mandatoj redakti

Lokaj mandatoj
Parlamenta mandato
Nomumo al la registaro
  • ekde la 9-a de aprilo 2014 : Subministro komisiita pri buĝeto ĉe la ministerio pri financoj kaj publikaj kontoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Anne de Guigné, « Christian Eckert : purulo kaj malmolulo por la buĝeto », gazeto Le Figaro, la 11-an de aprilo 2014, paĝo 5-a.
  2. « Afero Woerth: deputito fine ne tiel “stulta” », gazeto L'Express, la 12-an de julio 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti