Axelle Lemaire

Axelle Lemaire, naskiĝinta la 18-an de oktobro 1974 en Otavo, estas franca-kanada politikistino, membro de la Socialista Partio. Elektita en 2012 deputitino de la 3-a deputita distrikto de la eksterlandaj francoj (Norda Eŭropo) kaj nacia sekretario de la Socialista Partio pri homaj rajtoj[1], Ŝi estis subministro komisiita pri cifereco en la 1-a registaro de Manuel Valls ekde la 9-a de aprilo 2014. La 26-an de aŭgusto 2014, ŝi esti renomumita por la sama ofico en la 2-a registaro de Manuel Valls.

Axelle Lemaire
Axelle Lemaire en 2015.
Axelle Lemaire en 2015.
Persona informo
Axelle Lemaire
Naskiĝo 18-a de oktobro 1974
en Otavo (Kanado)
Lingvoj francaangla [#]
Loĝloko Londono [#]
Ŝtataneco FrancioKanado [#]
Alma mater IEP (Parizo)
Universitato Panthéon-Assas
King's College
Partio Socialista Partio (PS)
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistojuristoadvokato [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Subministro komisiita pri cifereco
Dum 9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Fleur Pellerin
Deputitino de la 3-a distrikto de la eksterlandaj francoj
Dum 20-a de junio 20129-a de majo 2014
Sekvanto Christophe Premat
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Axelle Lemaire naskiĝis en Kanado de franca patrino kaj kebekia patro[2].

Profesia vivoRedakti

Ŝi fakiĝis pri internacia juro (mastero, DEA en Universitato Panthéon-Assas kaj mastero en King's College (Londono)) antaŭ ol instrui juron en la universitato kaj eniri advokatan kompanion[3].

Politika karieroRedakti

 
François Hollande kaj Axelle Lemaire, en la sidejo de PS, en aŭgusto 2011.

De 2008 ĝis 2012, ŝi estis sekretario de la sekcio de PS de Londono. nacia sekretario pri eksterlandaj francoj en 2012, ŝi estis nomumita nacia sekretario pri homaj rajtoj en novembro 2012[4].

Okaze de la deputitaj balotoj de 2012, ŝi estis elektita deputitino de la 3-a distrikto de la eksterlandaj francoj kun 54,76 % da voĉoj[5].

Ŝia anstataŭanto estas Christophe Premat[6], kiu laboras en Franca Instituto de Svedio. Li vivas Södertälje, apud Stokholmo.

La 9-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri cifereco, ĉe la ministro pri ekonomio kaj produkta reprogreso[7], en la 1-a registaro de Manuel Valls[8]. Ŝi estis konfirmita por tiu ofico en la 2-a registaro de Manuel Valls en aŭgusto, ĉe la ministro Emmanuel Macron.

Axelle Lemaire defendas la principon de retneŭtraleco, aktivas por direkti financojn al ekfirmaoj kaj kontraŭas Icann pri uzo de ĝeneralaj interretejaj nomoj[9].

Privata vivoRedakti

Ŝi vivas en Londono kaj estas patrino de du infanoj.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. « La naciaj sekretarioj de la Socialista Partio[rompita ligilo] », interretejo "parti-socialiste.fr", alirita la 30-an de aprilo 2013
  2. [https://web.archive.org/web/20120625162809/http://www.axellelemaire.eu/ma-bio/ Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Interretejo de Axelle Lemaire
  3. Béatrice Jérôme, Axelle Lemaire, subministro komisiita pri cifereco, gazeto Le Monde, la 9-an de aprilo 2014
  4. « La Socialista Partio havas novan registaron Arkivigite je 2013-01-03 per la retarkivo Wayback Machine », interretejo "lelab.europe1.fr", alirita la 30-an de aprilo 2013
  5. Rezultoj de la deputitaj balotoj, ministerio pri enlandaj aferoj, alirita la 2-an de aprilo 2014
  6. www.franskainstitutet.se Interretejo "franskainstitutet.thalasoft.com"
  7. Konsisto de la registaro Arkivigite je 2014-04-15 per la retarkivo Wayback Machine, prezidejo de la Respubliko, la 9-an de aprilo 2014.
  8. Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, JORF n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560}}.
  9. "La principo de retneŭtraleco devus estis enskribita en leĝo", interretejo Journal du Net, la 10-an de septembro 2014

Vidu ankaŭRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Ŝablono:Ligiltabelo Nunaj parlamentanoj de la eksterlandaj francoj