Lot-et-Garonne
Lot-et-Garonne [lot e garon] (aŭ okcitanlingve Òlt e Garona [olt e garuno]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas 5 361 km2 granda kaj havas loĝantaron de 333 180 personoj. La ĉefurbo de tiu departemento estas Agen [aĵen]. La departemento ŝuldas sian nomon al la du riveroj (Lot kaj Garonne), kiuj trafluas sian teritorion.
Lot-et-Garonne | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 47 |
Prefektejo | Agen |
Subprefektejoj | Marmande Nérac Villeneuve-sur-Lot |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Sophie Borderie |
Prefekto | Béatrice Lagarde |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 333 180 (2013) |
Loĝdenso | 62,1 loĝ./km2 |
Areo | 5 361 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 16 |
Komunumoj | 319 |
La departemento sume enhavas 319 komunumojn.
GeografioRedakti
Lot-et-Garonne havas limojn kun la departementoj Lot, Tarn-et-Garonne, Gers, Landes, Gironde kaj Dordogne.
EkonomioRedakti
Lot-et-Garonne karakteriziĝas per du malsimilaj tipoj da pejzaĝoj: kalkŝtonaj ebenaĵoj okcidente, kaj montetoj kaj valoj oriente. Ĝi estas precipe rura departemento, kie agrikulturo ludas la ĉefan rolon en la ekonomia vivo (produktado de legomoj, fruktoj, tomatoj, tritiko, maizo, kaj ankaŭ bredado de bovedoj).
KulturoRedakti
La historia patrimonio de la departemento estas riĉa: multaj mezepokaj vilaĝoj kovras la teritorion, multaj preĝejoj kaj kapeloj diversstilaj vizitindas. Ferioj en naturo ankaŭ eblas, dank'al la nombraj lagetoj kiuj situas en Lot-et-Garonne.
ĈefkomunumojRedakti
ĈefurbojRedakti
Interesaj vilaĝojRedakti
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.lot-et-garonne.cci.fr
- http://fr.wikipedia.org/wiki/Tourisme_en_Lot-et-Garonne[rompita ligilo]
- Prefektejo
- Departementa Konsilio Arkivigite je 2011-02-18 per la retarkivo Wayback Machine