Kader Arif

franca politikisto

Kader Arif (naskiĝis la 3-an de julio 1959 en Alĝero (Alĝerio)[1]) estas franca politikisto. Li fariĝis ministro delegita al batalintoj la 16-an de majo 2012 en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault. De la 9-a de aprilo 2014, li estas subministro komisiita pri batalintoj kaj memorigo, en la 1-a registaro de Manuel Valls kaj 2-a.

Kader Arif
Kader Arif en 2013.
Kader Arif en 2013.
Persona informo
قادر عريف
Naskiĝo 3-a de julio 1959
en Alĝero (Alĝerio)[1]
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco sen valoro • Francio vd
Alma mater Universitato de Tuluzo 2-Le Mirail
Partio Socialista Partio (PS)
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Subministro komisiita pri batalintoj kaj memorigo
Dum 9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Li mem (kiel delegita ministro)
Ministro delegita pri batalintoj
Dum 16-a de majo 201231-a de marto 2014
Prezidento François Hollande
Sekvanto Li mem (kiel subministro)
Deputito de la 10-a distrikto de Haute-Garonne
Dum 20-a de junio 201221-a de julio 2012
Sekvanto Émilienne Poumirol
Membro de la Eŭropa Parlamento de la sudokcidenta distrikto
Dum 20-a de julio 200415-a de majo 2012
Sekvanto Éric Andrieu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 

Originoj, studoj kaj familio redakti

Kader Arif[2], estas la plejaĝulo de kvarinfana familio. Lia patro engaĝita kiel harkio flanke de la franca armeo, forlasis Alĝerion por Francio, kun sia familio.

Li studis en Castres, poste en Tuluzo, en la Universitato de Tuluzo 2-Le Mirail.

Politika kariero redakti

Socialista aktivulo en Haute-Garonne, Kader Arif estis rimarkita de Lionel Jospin, tiam departementa konsiliano de Haute-Garonne kaj ĉefsekretario de la Socialista Partio.

 
Kader Arif en amaskunveno subtena al Ségolène Royal en Tuluzo, la 13-an de aprilo 2007.

La 13-an de junio 2004, Kader Arif estis elektita [[mambro de la Eŭropa Parlamento][3].

La 24-an de novembro 2005, Kader Arif estis reelektita ĉefsekretario de la Socialista Partio de Haute-Garonne kun 81,5 % da voĉoj.

La 6-an de junio 2009, estro de la listo PS (listo LSOC) por la sudokcidenta distrikto, li ricevis 17,72 % de la esprimitaj voĉoj[4] kaj estis relektita eŭropa parlamentano.

La 16-an de majo 2012, li estis nomumita ministro delegita al batalintoj en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault.

La 16-an de junio 2012, li estis elektita deputito kun 57,78 % da voĉoj. Li lasis sian seĝon al sia anstataŭantino Émilienne Poumirol la 21-an de julio 2012.

La 9-an de aprilo 2014, li estis nomumita subministro ĉe la ministro pri defendo, komisiita pri batalintoj kaj memorigo[5].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti