Pascale Boistard, naskiĝinta la 4-a de januaro 1971 en Mont-de-Marsan estas franca politikistino, elektita deputitino de la departemento Somme en 2012 kaj nomumita subministro komisiita pri virinaj rajtoj en la 2-a registaro de Manuel Valls la 26-an de aŭgusto 2014.

Pascale Boistard
Persona informo
Pascale Boistard
Naskiĝo 4-a de januaro 1963
en Mont-de-Marsan (Landes, Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Parizo 8
Partio Socialista Partio (PS)
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Subministro komisiita pri virinaj rajtoj
Dum 26-a de aŭgusto 2014
Prezidento François Hollande
Sekretario de la Komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Nacia Asembleo
Dum 20122014
Deputitino de la 1-a distrikto de Somme
Dum 20-a de junio 201226-a de septembro 2014
Sekvanto Pascal Demarthe
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi aliĝis al la Socialista Partio en 1997.

Politika kariero redakti

Okaze de la municipaj balotoj de marto 2008, ŝi estis elektita en la 11-a arondismento de Parizo kaj fariĝis vicurbestro de Parizo komisiita pri integrado kaj ekstereŭropuniaj eksterlandanoj.

Deputitino de Somme redakti

En 2012, ŝi estis elektita deputitino en la 1-a deputita distrikto de Somme (Amiens nord-Abbeville) en la dua balotvico la 17-an de junio 2012, kun 59,14 % da voĉoj. Ŝi postsekvis en alimaniere redifinita distrikto Maxime Gremetz, kiu ne rekandidatiĝis kaj kies seĝo vakis ekde lia demisio la 17-an de majo 2011.

En la Nacia Asembleo, ŝi sidas en la Komisiono pri eksterlandaj aferoj, kies sekretario ŝi estas elektita.

La 16-an de novembro 2012, ŝi estis elektita federacia sekretario de PS de Somme kun 60 % da voĉoj de la aktivuloj.

Subministro komisiita pri virinaj rajtoj redakti

La 26-an de aŭgusto 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri virinaj rajtoj en la 2-a registaro de Manuel Valls[1].

Referencoj redakti

  1. Louis Thomas (la 26-an de aŭgusto 2014). Pascale Boistard subministro komisiita pri virinaj rajtoj. Les Échos. Alirita la 26-an de aŭgusto 2014..

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti