11-a arondismento de Parizo

La 11-a arondismento (france XIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj estas cetere la plej dense loĝata arondismento de la franca ĉefurbo. Ĝi havas proksimume 150 000 loĝantojn kaj kovras 3,67 km².

11-a arondismento de Parizo

emblemo

arondismento municipa

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 75111 [+]
Poŝtkodo 75011
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 142 583  (2021) [+]
Loĝdenso 38 851 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 52′ N, 2° 23′ O (mapo)48.8586777777782.3793055555556Koordinatoj: 48° 52′ N, 2° 23′ O (mapo) [+]
Areo 3,67 km² ( 367 ha) [+]
11-a arondismento de Parizo (Parizo)
11-a arondismento de Parizo (Parizo)
DEC
11-a arondismento de Parizo
11-a arondismento de Parizo
Situo de 11-a arondismento de Parizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paris 11e arrondissement [+]
vdr
La 20
arondismentoj
de Parizo
Blazono de Parizo
Blazono de Parizo
17 18 19
  8 9 10 11 20
16 2 3
1 4 12
Sejno
  7 6 5 13
15 14

La 11-a arondismento estas tre aktiva kvartalo, kiu entenas multnombrajn variajn loĝantojn. Okcidente etendiĝas la placo de la Respubliko, kiu estas kunigata al la placo Bastille plioriente per la bela, arbornamita bulvardo Richard Lenoir. La kvartalo Bastille kaj faubourg Saint-Antoine estas bonaj lokoj por trovi laŭmodajn kafejojn, restoraciojn aŭ noktajn klubojn.

La kvartalo Oberkampf, plinorde, estas alia populara areo koncerne noktan parizan vivon. La orienta parto de la arondismento estas pli dediĉata al loĝejoj kaj pograndaj magazenoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Cirque d'hiver (vintra cirko)
 
Place de la Nation

Servoj redakti

Ĉefaj stratoj aŭ placoj redakti

Mapo redakti

 
Mapo de la 11-a arondismento

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti