17-a arondismento de Parizo

La 17-a arondismento (france XVIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, havas proksimume 160 000 loĝantojn kaj kovras 5,67 km².

17-a arondismento de Parizo

emblemo

arondismento municipa

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 75117 [+]
Poŝtkodo 75017
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 164 413  (2021) [+]
Loĝdenso 28 997 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 53′ N, 2° 18′ O (mapo)48.8822444444442.3078388888889Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 18′ O (mapo) [+]
Areo 5,67 km² ( 567 ha) [+]
17-a arondismento de Parizo (Parizo)
17-a arondismento de Parizo (Parizo)
DEC
17-a arondismento de Parizo
17-a arondismento de Parizo
Situo de 17-a arondismento de Parizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paris 17e arrondissement [+]
vdr
La 20
arondismentoj
de Parizo
Blazono de Parizo
Blazono de Parizo
17 18 19
  8 9 10 11 20
16 2 3
1 4 12
Sejno
  7 6 5 13
15 14

En tiu arondismento situas du tre aktivaj kvartaloj de Parizo: norde etendiĝas la populara kvartalo ĉirkaŭ la placo Clichy. Sude, la areo ĉirkaŭ la Avenue des Ternes, kie estas la bazaro Marché Poncelet, estas pli haussmannstila.

La 17-a arondismento plie gastigas la Palacon de kongresoj de Parizo, kiu estas granda centro por ekspozicioj.

Demografio redakti

Jaro Loĝantaro Denseco
(loĝ. por km²)
1872101 80417 955
1954 (kulmino)231 98740 922
1962227 68740 164
1968210 29937 096
1975186 29332 862
1982169 51329 902
1990161 93528 565
1999160 86028 375

Vidindaĵoj redakti

Ĉefaj stratoj aŭ placoj redakti

Esperanto redakti

Esperanto estas konata tie de la jaro 1902, kiam sinjoro Henri de Coppet komencis instrui la lingvon en lernejo (rue Saint Ferdinand). La kursanoj poste renkontis en la Café des Entrepreneurs sen fondi asocion. La 26-an de oktobro 1908 okazis oficiala fondo de sekcio de la Federacio Esperantista de la Pariza Regiono kaj la grupo ekde nun kunvenis en la Café de la Gare, 6, place Pereire Fonto: La Dek-Sepa.

La grupo eldonis ekde 1910 modestan revuon kun la titolo La Dek-Sepa monate krom aŭgusto kaj septembro. Ekde la unua numero ĝi havis diversajn anoncojn de lokaj komercistoj, unue en la franca, poste en Esperanto. La revuo estis sendata al ĉiuj aliaj Esperanto-revuoj kaj la ricevitaj ekzempleroj estis uzataj por informi la legantojn.

La numeroj 1910 - 1914 estas videblaj ĉe la aŭstra nacia biblioteko (ÖNB)

Konataj homoj kun ligoj al la arondismento redakti

Naskiĝis tie

  • Fréhel (1891-1951), breton-devena kantistino

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti