Ministerio pri virinaj rajtoj (Francio)
La ministerio pri virinrajtoj estas ministerio de la franca registaro komisiita per la politiko de virinaj rajtoj kaj egaleco inter virinoj kaj viroj.
Ministerio pri virinrajtoj | ||
---|---|---|
Ministère des Droits des femmes | ||
ministerio de Francio ministerio pri virinoj | ||
Komenco | 1974 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Tipo | franca ministerio | |
Estr(ar)o | Najat Vallaud-Belkacem | |
Elstaruloj | Françoise Giroud, Yvette Roudy, Georgina Dufoix, Michèle André, Véronique Neiertz, Nicole Péry | |
Lingvoj | ||
Retejo | http://www.femmes.gouv.fr/ | |
La 2-an de aprilo 2014 la ministerio kuniĝis kun tiu pri sportoj.
Historio
redaktiLa subministerio pri virina situacio estis kreita en Francio en 1974 de Valéry Giscard d'Estaing, kaj atribuita al Françoise Giroud. La posteno estis forigita en 1976, kaj du ŝtatministerioj respondecas unu pri virina dungado, la alia pri virina situacio, de 1978 ĝis 1981.
La ministerio delegita al virinaj rajtoj estis kreita de François Mitterrand post lia elekto kiel prezidanto en 1981.
Inter 1988 kaj 2007, la ofico ekzistis intermite, sub formo de delegita ministerio aŭ de subministerio, ligitaj al alia ministerio. La posteno iris nur al virinoj, entute ses.
La ministerio en sia nuna formo estis kreita en 2012, sub prezido de François Hollande.
Atribuoj
redaktiDe majo 2012, la komisio de la ministro pri virinaj rajtoj estas prepari kaj efektivigi la politikon de la registaro pri virinaj rajtoj, pareco kaj profesia egaleco[1].
Organizado
redaktiMinistro
redaktiEn la registaro de Manuel Valls Najat Vallaud-Belkacem estas la ministrino pri virinaj rajtoj kaj plie respondecas pri la politiko pri sportoj kaj urbo.
Centra administracio
redaktiDe majo 2012 ĝis aprilo 2014, la ministro pri virinaj rajtoj permesis al la ĝeneral direkcio pri socia kunligo, kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj, la ministro pri socialaj aferoj kaj sano kaj la ministro pri sportoj, junularo, popola edukado kaj asocia vivo[2].
Situo de la ministerio
redaktiEn 2012, la ministerio situas en la 7-a de arondismento de Parizo, je la 98 strato de la Universitato, en palaco de Broglie, en la malnovaj lokoj de la ministerio pri urbo[4].
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Dekreto n° 2012-778, artikolo 1-a.
- ↑ Dekreto n° 2012-778, artikolo 2-a
- ↑ Ministère des Droits des femmes (5-an de septembro 2012).[rompita ligilo]
- ↑ Ludovic Vigogne, « Un air de printemps au gouvernement », en monata gazeto Paris Match n° 3288, de la 24-a ĝis la 30-a de majo 2012, pp. 70-73.