Carole Delga

franca politikistino

Carole Delga, naskiĝinta la 19-an de aŭgusto 1971 en Tuluzo, estas franca politikistino, membro de la Socialista Partio. En junio 2012, ŝi estis elektita deputito en la unua balotvico de la deputitaj balotoj en la 8-a distrikto de Haute-Garonne. La 3-an de junio 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala kaj solidara ekonomio en la 1-a registaro de Manuel Valls.

Carole Delga
Carole Delga en la Nacia Asembleo la 16-an de aprilo 2014.
Carole Delga en la Nacia Asembleo la 16-an de aprilo 2014.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de aŭgusto 1971
en Tuluzo (Haute-Garonne, Francio)
Lingvoj vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Toulouse-I-Capitole vd
Partio Socialista Partio (PS)
Profesio
Okupo politikisto • Class A official vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Subministro komisiita pri komerco, manmùetiaro, konsumado kaj sociala kaj solidara ekonomio
Dum 3-a de junio 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Valérie Fourneyron
deputitino de la 8-a distrikto de Haute-Garonne
Dum 20-a de junio 20123-a de julio 2014
Sekvanto Joël Aviragnet
Urbestro de Martres-Tolosane
Dum 16-a de marto 2008
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi studis unue en Saint-Gaudens kaj poste en la fakultato de sociaj sciencoj de la Universitato de Tuluzo.

Ŝi estis teritoria ŝtatoficisto en la urbodmo de Limoges de 1994 ĝis 1996 komisiita pri historiaj kaj arkeologiaj monumentoj.

En 2008, ŝi fariĝis urbestro de Martres-Tolosane. Elektita sur la listo gvidata Martin Malvy en la regionaj balotoj de 2010, ŝi fariĝis regiona vicprezidanto pri kampareco, publikaj servoj en kamparo kaj teknologioj por informado kaj komunikado (TIC).

Ŝi estis elektita deputito de la 8-a distrikto de Haute-Garonne en la unua balotvico, postsekvante Jean-Louis Idiart, kun 51,62 % de la esprimitaj voĉoj, kontraŭ 18,31 % por la kandidato de UMP, Martine Rieu-Griffe.

En novembro 2012, ŝi estis nomumita nacia sekretario de la Socialista Partio pri loĝado kaj teritoria egaleco.

La 3-an de junio 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala kaj solidara ekonomio en la 1-a registaro de Manuel Valls anstataŭante demsiinta Valérie Fourneyron[1]. En julio 2014, ŝi adoptigis dekreton pri la mencio « fait maison » (esperante "farita ĉitie") en la restoracioj[2].

Mandatoj redakti

Lokaj mandatoj redakti

Komunumo Martres-Tolosane
  • urbestro ekde 2008, reelektita en marto 2014.

Regionaj kaj naciaj mandatoj redakti

Nacia Asembleo
Regiona Konsilio de Sudo-Pireneoj
  • Regiona konsiliano de aprilo 2010 ĝis la 27-a de junio 2013.
  • Vicprezidanto komisiita pri sekureco, publikaj servoj en kamparo, teknologioj de informado kaj komunikado, de aprilo 2010 ĝis la 1-a de septembro 2012.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti