Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Robert Schumann.

Robert SCHUMAN [ŝUman] naskiĝis la 29-an de junio 1886 en Luksemburgo, la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Li mortis la 4-an de septembro 1963 en Scy-Chazelles, kiu situas tuj apud Metz, en la departemento Moselle, en la regiono Loreno (Francio / Eŭropo). Li estis franca politikisto kaj estas konsiderata kiel unu el la patroj de la eŭropa konstruado, precipe famiĝinta per sia deklaro de la 9-a de majo 1950. Li nun estas Servisto de Dio en la Katolika Eklezio - do jam komenciĝis kanona proceso por la beatproklamo.

Robert Schuman
Persona informo
Jean-Baptiste Nicolas Robert Schuman
Naskonomo Jean-Baptiste Nicolas Robert Schuman
Naskiĝo 29-an de junio 1886 (1886-06-29)
en Luksemburgo
Morto 4-an de septembro 1963 (1963-09-04) (77-jaraĝa)
en Scy-Chazelles
Tombo Église Saint-Quentin vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francagermanaleceburga vd
Loĝloko Robert Schuman's House vd
Ŝtataneco FrancioGermanio vd
Alma mater Universitato de StrasburgoBonna universitatoHumboldt-Universitato en BerlinoMunkena universitato • Athénée de Luxembourg • Lycée Fabert vd
Partio Popola Respublikana Movado vd
Subskribo Robert Schuman
Memorigilo Robert Schuman
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Robert Schuman sur germana poŝtmarko

Biografio redakti

 
Datreveno de deklaro de Schuman pri unuiĝo de Eŭropo estas festata kiel Eŭropa tago

La patro de Robert Schuman, Jean-Pierre Schuman (1837-1900) naskiĝis kiel franco luksemburgparolanta en Evrange, lorena vilaĝo apud la franc-germana limo. En 1871, post la aneksado de Loreno far la germanoj, li fariĝis germano. Lia patrino, Eugénie Duren (1864-1911), estis Luksemburganino, naskita en Bettembourg; ŝi havigis al si la germanan ŝtatanecon dum sia edziniĝo kun Jean-Pierre Schuman. Kvankam li naskiĝis en Clausen, en ĉirkaŭurbo de Luksemburgo (kie lia naskiĝdomo ankoraŭ nuntempe staras), Robert Schuman estis denaska germano.

Registaraj roloj redakti

  • Ministro pri financoj de la unua registaro de Georges Bidault (de la 24-a de junio ĝis la 16-a de decembro 1946)
  • Ministro pri financoj de la unua registaro de Paul Ramadier (de la 22-a de januaro ĝis la 22-a de oktobro 1947)
  • Ministro pri financoj de la registaro de Paul Ramadier (de la 22-a de oktobro ĝis la 24-a de novembro 1947)
  • Ĉefministro de la unua registaro Robert Schuman (de la 24-a de novembro 1947 ĝis la 26-a de julio 1948)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la registaro André Marie de la 26-a de julio ĝis la 5-a de septembro 1948)
  • Ĉefministro de la dua registaro Robert Schuman , Ministro pri Eksterlandaj Aferoj (de la 5-a ĝis la 11-a de septembro 1948)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de Henri Queuille (de la 11-a de septembro 1948 ĝis la 28-a de oktobro 1949)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de Georges Bidault (de la 29-a de oktobro 1949 ĝis la 2-a de julio 1950)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de Henri Queuille (de la 2-a ĝis la 12-a de julio 1950)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de René Pleven (de la 12-a de julio 1950 ĝis la 10-a de marto 1951)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la tria registaro Henri Queuille (de la 10-a de marto ĝis la 11-a de aŭgusto 1951)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de René Pleven (de la 11-a de aŭgusto 1951 ĝis la 20-a de januaro 1952)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de Edgar Faure (de la 20-a de januaro ĝis la 8-a de marto 1952)
  • Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la registaro de Antoine Pinay (de la 8-a de marto 1952 ĝis la 8-a de januaro 1953)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti