Popola Respublikana Movado (Francio)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon MRP.

La Popola Respublikana Movado (france "Mouvement républicain populaire" aŭ "MRP") estas malaperinta franca politika partio, kristandemokrata kaj centrisma.

Popola Respublikana Movado
Mouvement républicain populaire
partio
Eksaj prezidantoj Vidi liston
Fondiĝo 1944
Dissolvo 1967
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Kristana demokratio, centrismo
vdr

Heredinto de la Popola Demokrata Partio kaj de regionaj movadoj kiaj Respublikana Popola Unuiĝo (Alzaco) kaj Lorena Respublikana Unuiĝo, fondita la 26-an de novembro 1944[1] de Georges Bidault kaj Robert Buron, volis estis la partio de la kristandemokrataj rezistantoj, kiu volis superi la dekstran-maldekstran fendon kaj tiu de la « fideleco » al Charles de Gaulle.

Historio redakti

Origino redakti

Dum la franca rezistado, iuj rezistantoj kiaj Pierre Brossolette kaj Jean Moulin pripensis la kreon de unika partio venanta de la rezistado, por anstataŭi la malnovajn politikajn partiojn. Tiu projekto, kiu verŝajne havis konsenton de la generalo de Gaulle, estis forlasita sekve de la morto de la du homoj, kaj pro la graveco akirita de la PCF.

Celo redakti

La Popola Respublikana Movado kreiĝis aŭtune de 1944, sur la bazoj de la malnova Popola Demokrata Partio ekzistanta inter la du mondmilitoj, kaj de la Respublikana Movado por la Liberigo[2], lanĉita ekde printempe en la sama jaro de Gilbert Dru kaj Maurice-René Simonnet, kaj de regionaj movadoj kiaj Respublikana Popola Unuiĝo (Alzaco) kaj la Lorena Respublikana Unuiĝo.

La tripartiismo redakti

Per balotaj rezultoj inter 24 % da voĉoj en 1945 ĝis 28 % en junio 1946, MRP rapide fariĝis kun PCF kaj SFIO, unu el la tri grandaj partioj, kiuj elstaras en la nacia politika vivo en la unuaj jaroj de la 4-a Respubliko : MRP estis la 2-a partio en la Konstitucianta Asembleo de 1945 kaj en la Nacia Asembleo elektita en novembro 1946, la 1-a okaze de la baloto de la 2-a Konstitucianta Asembleo, en junio 1946. Ĝia sukceso ŝuldiĝis al la allogo de la nova virina balotantaro kaj de la konservativa balotantaro, kiu perdis partion sekve de la malfavoro de la dekstro post la falo de la Reĝimo de Vichy, kaj ĉar ĝi aperis kiel la partio de la fideleco al de Gaulle (kvankam li neniam estis membro), fronte al la du marksismaj partioj (socialista kaj komunista).

La 3-a forto redakti

MRP ludis centran rolon en la exuropa konstruo. Schuman kaj Bidault faris la unuajn paŝojn kun aliaj eŭropaj kristandemokrataj gvidantoj, kiaj Konrad Adenauer (RFA), Alcide De Gasperi (Italio).

Ekde 1947, MRP balote malantaŭis : ĝia rezulto dividiĝis per du okaze de la deputitaj balotoj de 1951 kaj de 1956. Post la fondo de RPF, ĝi ne plu aperis kiel la partio de la fideleco al de Gaulle, kiam la tradicia modera dekstro ariĝis en CNI.

MRP fronte al la reveno de Charles de Gaulle redakti

MRP estis dividita pri la alĝeria temo (Georges Bidault, por ekzemplo, alproksimiĝis al la Organizaĵo de la Sekreta Armeo (Francio)), sed subtenis la revenon de de Gaulle al la povo en 1958 kaj kampanjis favore al la referendumo pri la Konstitucio de la 5-a Respubliko. Kvar ministroj eniris la registaron de de Gaulle en junio 1958. Ili estis kvin kiam de Gaulle estis elektita prezidanto de Respubliko. Sed malgraŭ la subteno al la prezidanto de Gaulle, MRP daŭre malkreskis okaze de la deputitaj balotoj de 1958, kiam ĝi por la unua fojo eliris kun rezulto sub 10 % kaj perdis trionon de siaj deputitoj.

Post la balota sukceso de MRP en 1965, Lecanuet decidis fondi novan partion, la Demokrata Centro, fariĝinta Centro de la Socialaj Demokratoj (Francio) en 1976, fondinta partio de la UDF en 1978.

Gvidantoj redakti

Prezidantoj redakti

Ĝeneralaj sekretarioj redakti

Fontoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La kreo de MRP.
  2. Tiu nomo ne estis prenita ĉar tro proksima al la rezista movado Movado por Nacia Liberigo (Francio).
  3. Naciaj arkivoj