Beatrikso (Nederlando)

reĝino de Nederladno (1980–2013)

Beatrix [Beatriks] (Beatrix Wilhelmina Armgard van Oranje-Nassau, naskiĝinta la 31-an de januaro 1938) estis Reĝino de Nederlando ekde la 30-a de aprilo 1980 ĝis la 30-a de aprilo 2013.

Beatrikso de Nederlando
Reĝino de Nederlando
Koningin Beatrix in Vries.jpg
Regado 19802013
Antaŭulo Juliana
Sekvanto Vilhelmo-Aleksandro
Royal coat of arms of the Netherlands.svg
Persona informo
Beatrix Wilhelmina Armgard
Naskiĝo 31-an de januaro 1938 (1938-01-31) (85-jara)
en Soestdijk Palace
Religio Protestanta Eklezio de Nederlando [#]
Lingvoj nederlandaangla [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno [#]
Subskribo Beatrikso (Nederlando)
Familio
Dinastio Oranje-Nassau (oficiale)
Lippe (laŭpatre)
Patro Bernardo de Nederlando [#]
Patrino Juliana de Nederlando [#]
Gefratoj Ireno de Nederlando • Margareto de Nederlando • Kristino de Nederlando [#]
Edz(in)o Claus von Amsberg
Infanoj Vilhelmo-Aleksandro, Johan Friso, Constantijn
Parencoj Viktoria de Svedio [#]
Profesio
Okupo monarko • aristokrato [#]
Aktiva dum 1953–2010 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Beatrix naskiĝis je la 31-a de januaro 1938 en Baarn kiel la plej aĝa filino de Reĝino Juliana kaj Princo Bernhard. Ŝi fuĝis en 1940 kune kun la aliaj membroj de la reĝa familio al Britio. Poste ŝi iris kun sia patrino kaj sia fratino Irene al Kanado. En 1945 la familio Oranje revenis el ekzilo. Beatrix sekvis mezan klerigadon en la Liceo de Baarn. Poste studis juron en Leiden. Ŝi finis sian studon en 1961. La 31-an de januaro 1956 ŝi iĝis dekokjara kaj ekde tiu momento ŝi povus surtroniĝi kiam ŝia patrino rezignus la regadon.

La 1-an de majo 1965 ŝi estis kaŝe fotita kun ĝis tiam nekonata viro, kiu montriĝis esti Claus von Amsberg. La 28-an de junio 1965 ilia fianĉiĝo anonciĝis. La edziĝo okazis la 10-an de marto 1966 en Amsterdam. Estis indigno pri la fakto ke Claus estis germano; fumbombo eksplodis dum la ceremonio.

La 27-an de aprilo Beatrix naskis filon, princon Willem-Alexander, la unuan viran tronheredonton en 116 jaroj. En 1968 kaj 1969 princoj Johan Friso kaj Constantijn naskiĝis. En la tempo post sia geedziĝo Beatrix kaj Claus multe duonoficiale vojaĝis, interalie al Sovetio.

Johan Ferrier ĉe la princino Beatrikso en la ceremonio de sendependigo de Surinamo (25-a de novembro de 1975)

La 30-an de aprilo 1980 reĝino Juliana rezignis la tronon kaj Beatrix estis investita kiel reĝino. Kiel reĝino, Beatrix uzas ĉiujn eblecojn de sia ofico. Tion kaŭzas ŝia volema karaktero. Beatrix estas populara monarĥino. Ŝiaj hobioj estas skulptado, ĉevalrajdado kaj velado.

La 6-an de oktobro 2002 mortis ŝia edzo princo Claus.

Lau la konstitucio, la Reĝino estras la registaron. Tamen, ministroj respondecas pri la politiko dum la reĝino estas netuŝebla. La plej grava politika rolo de la reĝino estas la formado de registaroj. Tamen la gvida rolo de la ŝtatestro en ĉi tiu procezo estas tradicia, ĉar la konstitucio ne mencias ĝin. La reĝino ĉiujare malfermas la sesion de la parlamento (la Statoj Ĝeneralaj) kaj nome de la registaro eldiras la tiel nomatan Tronprelegon.

La 28-an de januaro 2013 Beatrikso anoncis sian ontan abdikon la 30-an de aprilo 2013. Ekde tiam ŝia filo Vilhelmo-Aleksandro estas reĝo.

Beatrix havas la sekvajn titolojn:

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Beatrikso (Nederlando) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti