Irena (persona nomo)
virina persona nomo
(Alidirektita el Irene)
Irena aŭ Irina estas virina persona nomo grekdevena. Ĝi devenas de greka vorto eirene (εἰρήνη) kaj signifas paco. Vira ekvivalento por Irena (tiel same por Irenea) estas Ireneo.
Irena | |
---|---|
virina persona nomo | |
Informoj | |
Originala nomo | Irena |
Eble sama | Irina • Irene • Irène • Iraina • Ireen • Iren • Iréna • Q112651058 |
Diverslandaj variantoj redakti
Irene ( , , , , , , , ), Irén ( ), Ірина ( ), Irena ( , , [1], , , , ), Irenka ( , ), Irenea ( ), Ирена ( ), Ирина ( , , ), Арина ( ), Иринушка ( ), Ирочка ( ), Иринка ( ), Иришка ( ), Ира ( ), Ариша ( ), Irina ( , ), Iria ( , ), Eireen ( ), Ειρήνη ( ), Ερεινούλα ( ), Irène ( ), Irja ( ), Arja ( ), Erja ( ), Ena ( )
Ekzemploj redakti
- Ejreno, laŭ la helena mitologio personigo de la paco kaj la riĉeco kiu devenas de ĝi.
- Irena Degutienė, litova kuracistino.
- Irene Escolar, hispana aktorino.
- Irena Grochowska, esperantistino.
- Irène Joliot-Curie, filino de Maria Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie kaj ricevinta de la Nobel-premio de kemio en 1935 kun sia edzo kaj ankaŭ fizikisto Frédéric Joliot-Curie.
- Irene Pepperberg, usona psikologiisto, kiu studas la intelektajn kapablojn de birdoj.
- Irena Sendlerowa, savantino de judoj.
- Irina Gonĉarova, esperantistino.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)