Irène Joliot-Curie
Irène Joliot-Curie (naskiĝis en Parizo la 12-an de septembro 1897, mortis en la 17-a de marto 1956 en Parizo) estis la filino de Maria Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie. Ŝi ricevis la Nobel-premion de kemio en 1935 kun sia edzo kaj ankaŭ fizikisto Frédéric Joliot-Curie. Ŝi laboris pri la kreaĵo de la CNRS kun la fizikisto Jean Perrin.
Irène Joliot-Curie | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Irene Joliot-Curie |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1897 en 13-a arondismento de Parizo |
Morto | 17-an de marto 1956 (58-jara) en Parizo |
Mortokialo | leŭkemio |
Tombo | tombejo Sceaux |
Lingvoj | franca lingvo |
Loĝloko | Parizo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Scienca Fakultato de Parizo |
Familio | |
Patro | Pierre Curie |
Patrino | Marie Sklodowska-Curie |
Frat(in)o | Ève Curie |
Edz(in)o | Frédéric Joliot-Curie |
Infanoj | Pierre Joliot • Hélène Langevin-Joliot |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • kemiisto • sciencisto • profesoro • politikisto • nuklea fizikisto |
Ŝi estis akcidente venenita de polonio kaj izotopoj de fosforo, kiam fermita kapsulo de la elemento eksplodis sur ŝia laboratoria benko. Post 10 jaroj, ŝi mortis en Parizo pro leŭkemio.