Izotopoj de fosforo

Fosforo (P) havas multajn izotopojn. Nur unu el ĉi tiuj izotopoj 31P estas stabila. Tiel ĝi estas konsiderita unuizotopa elemento.

La norma atompezo estas 30,973762(2) u.

Inter radioaktivaj izotopoj de fosforo estas 32P kaj 33P.

32P kun duoniĝotempo de 14,3 diurnoj disfalas per beta eligo (1,71 MeV). Ĝi estas uzata en vivo-sciencaj laboratorioj, ĉefe por radiomarkitaj DNA kaj RNA sondado, ekzemple por uzi en RNA-trimoo (nordaj makuloj) aŭ DNA-trimoo (sudaj makuloj). Ĉar la altaj energiaj betaj partikloj produktis penetras tra haŭto kaj korneoj, kaj ĉar 32P glutita aŭ enspirita estas facile absorbita kaj kunigita enen ostojn kaj ĉelkernajn acidojn, OSHA postulas ke laboratoria mantelo, unu-uzaj kaŭĉukaj gantoj, kaj sekureco okulvitro estu uzata dum laborado kun 32P, kaj ke laborado rekte super malfermita ujo estu evitita por ke protekti la okulojn. Monitorado de personaro, vestoj kaj surfaca infektado estas ankaŭ postulita. Aldone, pro la alta energio de la betaj partikloj, ŝirmado de ĉi tiu radiado kun la normale uzataj densaj materialoj (plumbo ktp), rezultas je eligo de ikso-radioj tra la bremsa radiado. Pro tio, la ŝirmado devas esti farata kun malalte densecaj materialoj, (plasto, ligno, akvo ktp)[1].

33P kun duoniĝotempo de 25,4 diurnoj disfalas per beta eligo (0,25 MeV). Ĝi estas uzata en vivo-sciencaj laboratorioj en aplikoj en kiuj subaj energiaj betaj eligoj estas avantaĝa kiel DNA-vicrivelado.

Tabelo redakti

Izotopo Z(p) N(n) Izotopa maso (u) Duoniĝotempo Atomkerna
spino
Molea frakcio
de la izotopo
Limigoj de natura
variado
de la molea frakcio
Ekscita energio
24P 15 9 24,03435(54)# (1+)#
25P 15 10 25,02026(21)# <30 ns (1/2+)#
26P 15 11 26,01178(21)# 43,7(6) ms (3+)
27P 15 12 26,999230(28) 260(80) ms 1/2+
28P 15 13 27,992315(4) 270,3(5) ms 3+
29P 15 14 28,9818006(6) 4,142(15) s 1/2+
30P 15 15 29,9783138(3) 2,498(4) min 1+
31P 15 16 30,97376163(20) Stabila 1/2+ 1,0000
32P 15 17 31,97390727(20) 14,263(3) d 1+
33P 15 18 32,9717255(12) 25,34(12) d 1/2+
34P 15 19 33,973636(5) 12,43(8) s 1+
35P 15 20 34,9733141(20) 47,3(7) s 1/2+
36P 15 21 35,978260(14) 5,6(3) s 4-#
37P 15 22 36,97961(4) 2,31(13) s 1/2+#
38P 15 23 37,98416(11) 0,64(14) s
39P 15 24 38,98618(11) 190(50) ms 1/2+#
40P 15 25 39,99130(15) 153(8) ms (2-, 3-)
41P 15 26 40,99434(23) 100(5) ms 1/2+#
42P 15 27 42,00101(48) 48,5(15) ms
43P 15 28 43,00619(104) 36,5(15) ms 1/2+#
44P 15 29 44,01299(75)# 18,5(25) ms
45P 15 30 45,01922(86)# 8# ms [>200 ns] 1/2+#
46P 15 31 46,02738(97)# 4# ms [>200 ns]

Notoj redakti

  • Mallongigoj de duoniĝotempo estas: a=jaro, d=diurno, h=horo, min=minuto, s=sekundo, ms=milisekundo, µs=mikrosekundo, ns=nanosekundo.
  • Valoroj markitaj per # estas ne pure derivitaj de eksperimentaj datumoj, sed almenaŭ parte de sistemaj tendencoj. Spinoj kun malfortaj asignaj argumentoj estas enmetitaj en krampojn.
  • Necertecoj estas donitaj en konciza formo en krampoj post la respektivaj lastaj ciferoj. Necertecaj valoroj signifas unu norman diferencon, escepte izotopan komponaĵon kaj norman atompezon de IUPAC kiuj uzas elvolvitajn necertecojn.

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-02-20. Alirita 2009-04-29.