Diurnotagnokto estas la kompleto de tago kaj nokto, do la daŭro de 24 horoj. Dum averaĝa diurno dum plimalpli duono de la tempo estas hele (la tago) kaj dum la alia parto estas malhele (la nokto). Tamen dum la blankaj noktoj - fine de junio kaj komence de julio en ĉiuj lokoj inter 60° da norda longitudo kaj la norda arkta cirklo, kaj fine de decembro kaj komence de januaro en ĉiuj lokoj inter 60° da suda longitudo kaj la suda arkta cirklo - la suno nur subiras por mallonga tempo, tial ke ankaŭ nokte restas hele. Kaj norde de la norda arkta cirklo dum junio-julio kaj sude de la suda arkta cirklo dum decembro-januaro tute ne subiras la suno, tial ke dum la tuta diurno restas tago: tiun fenomenon oni nomas noktomeza suno.

blanka nokto - noktomezo en Helsinko dum 2005