Blankaj noktoj estas noktoj, dum kiuj la suno nur subiras por mallonga tempo, tial ke ankaŭ nokte restas hele. Blankaj noktoj ekzistas dum la fino de junio kaj komenco de julio en ĉiuj lokoj inter 60° da norda longitudo kaj la norda arkta cirklo, kaj dum la fino de decembro kaj komenco de januaro en ĉiuj lokoj inter 60° da suda longitudo kaj la suda arkta cirklo. Oni festas la blankajn noktojn aparte en la nordo de Eŭropo, en norda Skandinavio, en Baltio (do Litovio, Latvio plus Estonio) kaj en la nordo de Rusio. Speciale famaj estas la blankaj noktoj de Sankt-Peterburgo, kiuj estas la temo de samnoma novelo de Fjodor Dostojevskij el la jaro 1848 - novelo ankaŭ legebla en esperantlingva versio de la jaro 2002. Plurfoje en Sankt-Peterburgo - iufoje ankaŭ en Arĥangelsko - ekde la fino de la 20-a jarcento ankaŭ okazis internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kun la nomo "Blankaj Noktoj".

blanka nokto - noktomezo en Helsinko dum 2005

Norde de la norda arkta cirklo dum junio-julio kaj sude de la suda arkta cirklo dum decembro-januaro tute ne subiras la suno, tial ke dum la tuta tagnokto restas hele: tiun fenomenon oni nomas noktomeza suno.

Metafora uzo redakti

En la itala lingvo la termino "blankaj noktoj" ("Le notti bianche") hodiaŭ estas sinonomo por trafestataj noktoj: origine oni parolis pri "passare le notti in bianco" (pasigi la noktojn en blanko), por esprimi, ke persono dum la tuta nokto restis veka. Pri tio aludas ankaŭ la filmo "Le notti bianche" de la reĝisoro Luchino Visconti, kie la nocio ricevas plian signifon, ĉar en la filmo dum la noktoj daŭre neĝas.

Eksteraj ligiloj redakti