Duoniĝa tempo

(Alidirektita el Duoniĝotempo)

En ĉiu procezo de eksponenciala malkresko la duoniĝa tempoduoniĝa daŭroduonvivo estas la tempo, en kiu duono de la koncernata kvanto foriĝas aŭ transformiĝas. Kutime la eksponenta disfalo estas subkomprenata.

Speciale en fiziko, la duoniĝa tempo de iu materio estas la tempo, en kiu duono de donita kvanto konsumiĝas per transformiĝo al alia speco de materio. Ekzemplo estas la disfalo de radioaktivaj elementoj kaj la disfalo de subatomaj partikloj, kiel ekzemple la neŭtrono, kies la duoniĝa tempo estas proksimume 10 minutoj.

Ekzistas la pli konciza termino duonvivo, kiu estu komprenata kiel "vivo de la duono", ĉar duono de la substanco post tiu tempo ne vivas. Ĝi ne estu komprenata kiel "duono de la vivo"; teorie la vivo de eksponenciale malkreskanta substanco estas eterna.

Se λ estas la disfala konstanto de la eksponenta funkcio rilate al la konsiderata substanco:

sekvas ke la duoniĝa tempo estas:

En la Interreto, oni mezuris, ke la duoniĝtempo de ligiloj estas proksimume 4,25 jaroj (51 monatoj). Tio signifas, ke post unu jaro ĉirkaŭ 18 % el ĉiuj (neaktualigitaj) retligoj malaktualiĝis.

Vidu ankaŭ redakti