Ève Curie
Ève Denise Curie Labouisse (franca prononco: [ɛv dəniz kyʁi labwis]; 6a de decembro 1904 – 22a de oktobro 2007) estis franca kaj usona verkisto, ĵurnalisto kaj pianisto. Ève Curie estis la plej juna filino de Marie Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie. Ŝia fratino estis Irène Joliot-Curie kaj ŝia bofrato estis Frédéric Joliot-Curie. Ève estis la nura membro de sia familio kiu ne elektis karieron kiel sciencisto kaj ne ricevis Nobel-premion, kvankam ŝia edzo Henry Richardson Labouisse, Jr. ricevis la Nobel-premion en 1965 je la konto de UNICEF. Ŝi laboris kiel ĵurnalisto kaj estis aŭtoro de la biografio de sia patrino Madame Curie kaj de libro pri milito, nome Journey Among Warriors.[1][2] El la 1960-aj jaroj ŝi engaĝiĝis por labori por UNICEF, kaj havigis helpon por infanoj kaj patrinoj en disvolvigantaj landoj.
Ève Curie | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Ève Denise Curie | ||||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1904 en Parizo | ||||
Morto | 22-an de oktobro 2007 (102-jaraĝa) en Novjorko | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Francio • Usono • Anglio • Novjorko vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Usono vd | ||||
Alma mater | Collège Sévigné vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Pierre Curie vd | ||||
Patrino | Marie Curie vd | ||||
Gefratoj | Irène Joliot-Curie vd | ||||
Edz(in)o | Henry Richardson Labouisse vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • pianisto • verkisto • muzikkritikisto • scenaristo • biografo • diplomato • membro de Franca rezistado vd | ||||
Laborkampo | muziko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Journey Among Warriors vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Notoj redakti
- ↑ Curie, Ève (1938). Madame Curie, tradukita de Vincent Sheean (1a eld.). Garden City, New York: Doubleday, Doran and Co., Inc. Alirita la 23an de aŭgusto 2016 – pere de Internet Archive.
- ↑ Curie, Ève (1943). Journey Among Warriors (1a eld.). Garden City, New York: Doubleday, Doran and Co., Inc. Alirita la 23an de aŭgusto 2016 – pere de Internet Archive.