Irina Gonĉarova

rusa esperantistino

Irina Gonĉarova (ruse Ирина Гончарова, ankaŭ konata kiel Mirina, Mirinda Strigo) (naskiĝis la 10-an de novembro 1951 en Petrozavodsk, Karelio) - estas rusia esperantistino. Ekde 1974 konstante loĝas apud Moskvo, nun loĝas en la urbo Odincovo de Moskva provinco. Specialisto pri rusa lingvo kaj literaturo (diplomiĝis en Moskva ŝtata pedagogia Instituto).

Irina Gonĉarova
Ирина Гончарова

Irina Gonĉarova, fotita aŭtune de 2006
Persona informo
Aliaj nomoj Mirina, Mirinda Strigo
Naskiĝo 10-an de novembro 1951 (1951-11-10) (72-jaraĝa)
en Petrozavodsk, RSFSR,
 Sovetunio
Lingvoj Esperanto
Nacieco rusino
Ŝtataneco RusioSovetunio
Familio
Edz(in)o Anatolij Gonĉarov
Infano Svetlana Gonĉarova
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj adjunkto de AIS
vdr

Biografio kaj E-agado redakti

Irina Gonĉarova estas hereda esperantistino: ŝiaj geavoj Tatjana Kuzminiĉna Kulakova (nask. Toĉilkina) kaj Pjotr Ivanoviĉ Kulakov konatiĝis kiel esperantistoj kaj geedziĝis en Omsko en 1918; siatempe (en la jaroj 1928-29) ili akceptis esperantiston-bicikliston el Francio, veturintan tra Sovetio, poste aperis rememoroj pri la vojaĝo.[1]

Post la mezlernejo Irina Gonĉarova ekstudis en la Moskva ŝtata pedagogia instituto (ru), kiun finis en la jaro 1974, akirinte la specialecon “instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo”.

En 1980 Irina iĝis edzino de la fondinto de SEJM Anatolo Gonĉarov, en 1981 naskiĝis ilia filino Svetlana, denaske esperantoparolanta (4-a E-generacio).

Irina Gonĉarova konstante aktivas ekde 1977, post partopreno de SEJM-konferenco en Poltavo. Ŝi aktivis en Organiza Komitato de OkSEJT-20 (1978, Maĥaĉkala). En OrSEJT-21 (1979, Divnogorsk, Krasnojarska regiono) Gonĉarova instruis komencantojn kaj iĝis Miss Esperanto de la aranĝo. Aktive partoprenis organizan vivon: dum prepara ASE-periodo (la fino de 1978 — la komenco de 1979) ŝi laboris en «apud-OK-a teamo», estis ASE-estrarano kaj zonestro por Rusio en la instru-metodika laboro. Dank’ al Gonĉarova estas konservitaj pluraj gravaj dokumentoj pri ASE-agado, kiuj poste helpis verki la libron pri ĝia historio.[2]

 
La lernolibro de Gonĉarova “Esperanto por studentoj kaj ne nur”

En 1988-1991 Gonĉarova estis kunfondinto de Esperant-instrua kooperativo Kopso, por kiu kun Stanislav Koncebovskij kreis novtipan lecionaron por koresponda lernado. En 1991 Gonĉarova estis administra direktoro de Asocio Subtena de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AsAIS), gvidata de doktoro de filologiaj sciencoj Sergeo Kuznecov. Ŝi iĝis adjunkto kaj en 1999 magistro pri humanistiko (en la fako planlingvo-pedagogio) de AIS en San-Marino. En 1993 Gonĉarova okazigis rapidan kurson de Esperanto al gvidorganoj de Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (MASI, en 1996 transformita al Moskva ŝtata industria universitato — MGIU) kaj ekde 1994 ĝis 2011 etate instruis Esperanton kiel devigan studobjekton al studentoj tie kaj en kelkaj aliaj teknikaj moskvaj altlernejoj. La lernolibro de Gonĉarova “Esperanto por studentoj kaj ne nur” en 1999 (reeldono de 1995) ricevis markon de la Rusia Ministerio de Supera Klerigado, kiu rekomendis ĝin kiel lernilon por studentoj de altlernejoj. La lernolibro estis reeldonita en la universitato kiel “Esperanto por internacia komunikado” en 2004. En 2006 kaj 2007 aperis du diverstipaj lerniloj de Gonĉarova, vendataj en librovendejoj tra la tuta lando.[3]

Surbaze de la universitata instruado la 24-an de februaro 1995 Gonĉarova fondis Esperanto-klubon (EK MASI), ekde 2012 konata kiel Moskva Esperanto-Asocio "MASI" (MEA MASI), kies laboron kunordigas ĝis nun. Dum 1995-2000 EK MASI havis sian sidejon en MASI/MGIU, okazigis regulajn kunvenojn, okupiĝis pri AIS-agado, preparado de lerniloj kaj kantaroj, eldonado de ĵurnalo «Eksciu, ke…», organizado de eksterlandaj vojaĝoj por la tuta lando ks, en la ejoj de MGIU pasis la 16-a Rusia E-Kongreso kaj Pedagogia Seminario (1997), internacia la 73-a SAT-Kongreso (2000). Ĉiun novembron (1995-2004) Gonĉarova organizis tutlandajn Esperanto-festivalojn StRIGo (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio). Ekde 2005 StRIGo disdividiĝis je du aranĝoj: la februara AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) kaj maja VsPLESk (en urbo Ples), kiuj okazas ĝis nun.[3]

En 2002 Gonĉarova ekinstruis Esperanton por ekstera publiko, per la propra komunik-situacia metodo dum la 10-leciona kurso "Faru la Rondon!" (FaRo),[3] en 2017 pasis la 50-a kurso. Ekde 2012 Gonĉarova estas kunorganizanto de KER-sesioj en Moskvo. Ŝi aktive ellaboris kaj partoprenis la programon de ILEI/E@I "Flugiloj de Malfacila Vento". En 2014 ŝi estis loka organizanto de la 1-a Studa Esperanto-Semajno en Rusio (SES-Rusio). Ekde 2005 Gonĉarova estas direktoro de Moskvaj Lingvaj Festivaloj[3] (en 2018 okazis la 14-a), kun pli ol 100 programeroj, ĝis milo da gastoj kaj sukcesa promociado de Esperanto. En 2015 Gonĉarova startigis kaj gvidis la “Esperanto: la unua kanalo” ĉe YouTube. En 2016 ŝi lanĉis internacian projekton de bildkartinterŝanĝo “Esperanto-Poŝtkruciĝo”. Gonĉarova regule verkas artikolojn por rusia (“REGo”, “Bulteno de REU”, nun nomata "Ponto") kaj internacia (“La Ondo de Esperanto”) Esperanta gazetaro, aktivas ankaŭ en Interreto.

Irina Gonĉarova aktive laboras ankaŭ en-kadre de REU kaj estas kelkfoje elektita en la Estraron de REU.

Referencoj redakti

  1. Péraire, Lucien. (1990) Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto. SAT.
  2. Cibulevskij, D.M. (2000) ASE: Historiaj notoj. Ĥarkiv: D.M. Cibulevskij.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (Julio 2015) “MASI 20-jara. Bela juna aĝo!”, La Ondo de Esperanto (№7 (249)).