Rusia Esperanto-Gazeto

(Alidirektita el REGo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

REGo (Rusia Esperanto-Gazeto) estas esperantista landa revuo. Ĝi aperadis 6-foje jare ekde 2000 (n-ro 1 (1), oktobro) ĝis 2017 (n-ro 6 (103), decembro). La redaktoro kaj eldonanto estis Georgij Kokolija, kunredaktis Viktor Aroloviĉ (ambaŭ el Moskvo). Ĉiu numero enhavis averaĝe 40-50 internajn paĝojn en la formato A5. La eldonkvanto estis en 2004 300 ekzempleroj (en 2010 — 260 ekzempleroj). Al la enhavo de REGo en iuj periodoj kontribuis Rusia Esperantista Unio (REU) kaj Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM).

Rusia Esperanto-Gazeto
Kovrilpaĝo de Rusia Esperanto-Gazeto, februaro 2016
Kovrilpaĝo de Rusia Esperanto-Gazeto, februaro 2016
gazeto
Speco movada revuo
Formato A5
Periodeco 6-foje jare

Lando  Rusio
Urbo Moskvo
Redaktisto Georgij Kokolija
Kunredaktisto Viktor Aroloviĉ
Etataj aŭtoroj Maksim Griŝin
Establodato Oktobro 2000
Prezo 700 RUB,
25 EUR (aliaj landoj),
350 RUB, 10 EUR (elektronika)
Eldonkvanto 100 (en 2016)

vdr

Enhavo redakti

La ĉefa celo de la gazeto estis informi rusiajn esperantistojn pri eventoj, kiuj okazas en la rusia kaj internacia Esperanto-komunumo. REGo detale rakontis pri la okazintaj kaj planataj esperantistaj renkontiĝoj en Rusio, ankaŭ pri la plej gravaj internaciaj kongresoj kaj festivaloj. Enkadre de REGo aperadis oficialaj informiloj de ĉefaj landaj Esperanto-organizaĵoj - Bulteno de REU kaj REJM-info. Signifan parton de siaj paĝoj la gazeto dediĉis al kulturaj eventoj. En ĉiu numero aperis informoj kaj recenzoj pri novaj libroj, kompaktdiskoj kaj aliaj esperantaĵoj. En REGo konstante publikiĝis novaj versaĵoj, prozaĵoj kaj tradukoj de rusiaj aŭtoroj (dum la komenca periodo en la rubriko “Cerbe kaj Kore”, heredanto de la samtitola memstara bulteno; ekde 2003 en la rubriko “la verda KoRo”). Enestis ankaŭ artikoloj pri historio de Esperanto-komunumo, pri ĝiaj nuntempaj problemoj, rakontoj pri la elstaraj esperantistoj, rememoroj, raportoj pri la agado de la kluboj kaj individuoj, multaj fotoj, mallongaj informoj pri interesaĵoj, humuraĵoj, intelektaj taskoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti