Hrozňatov (ĝis la jaro 1948 Starý kaj Nový Kynšperk) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 6,5 km sude de Cheb. Estas ĉi tie registritaj 99 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 209 loĝantoj.

Hrozňatov
(Starý Kynšperk
Nový Kynšperk)
vilaĝo
Maria Loreta
Oficiala nomo: Hrozňatov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Montaro Smrčiny
Domoj 99
Situo Hrozňatov
 - koordinatoj 50° 01′ 28″ N 12° 23′ 20″ O / 50.02444 °N, 12.38889 °O / 50.02444; 12.38889 (mapo)
Katastro 7,71 km² (771 ha) Starý Hrozňatov
Loĝantaro 209 (2021)
Denseco 27,11 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Vikimedia Komunejo: Hrozňatov
Portalo pri Ĉeĥio

Hrozňatov situas en katastra teritorio Starý Hrozňatov kun areo 7,71 km².

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869997
1880969
1890844
19001 041
19101 078
1921902
JaroLoĝantoj
19301 132
1950321
1961233
1970226
1980174
1991145
JaroLoĝantoj
2001169
2011183
2021209

Memorindaĵoj redakti

  • Kastelo en Hrozňatov estiĝis per komplika konstrua evoluo. Ties plej malnova antaŭulo estis romanika burgo el la 12-a jarcento, kiu estis sidejo de ministeriuloj el Cheb. En la jaro 1322 akiris ĝi reĝo Johano de Luksemburgo kaj iom post iom alternis en posedado de la burgo vico da posedantoj. En la 16-a jarcento la burgo estis renesance alikonstruita. Fine de la tridekjara milito ĝi estis konkerita kaj okupita fare de sveda soldataro. Pro la milito difektita burgo estis renovigiota en baroka stilo, sed la konservita aspekto devenas nur el novgotika alikonstruo en la dua duono de la 19-a jarcento.
  • Maria Loreta
  • Preĝejo de La plej sankta Triunuo
  • kalvario