Beroun

municipo en la distrikto Beroun de Ĉeĥio
Ekzistas ankaŭ Beroun (Teplá).

Beroun estas industria, distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en mezbohemia regiono, sudokcidente de la ĉefurbo Prago. Vivas ĉi tie 20 809 loĝantoj (2023).

Beroun
germane Beraun, latine Verona
urbo
Vido al Beroun
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Beroun
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Beroun
Historia regiono Bohemio
Montaro Hořovica montetaro, Křivoklata montetaro
Aŭtostrado D5
Riveroj Berounka, Litavka
Situo Beroun
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 51″ N 14° 04′ 26″ O / 49.96417 °N, 14.07389 °O / 49.96417; 14.07389 (mapo)
Areo 31,31 km² (3 131 ha)
Loĝantaro 20 809 (2023)
Denseco 664,61 loĝ./km²
Karsto Bohemia karsto
Unua skribmencio 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 266 01
NUTS 3 CZ021
NUTS 4 CZ0212
NUTS 5 CZ0212 531057
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 29
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Beroun
Retpaĝo: www.mesto-beroun.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vráž, Svatý Jan pod Skalou, Tetín, Železná, Nižbor, Srbsko, Králův Dvůr, Koněprusy, Chyňava, Hýskov kaj Bubovice.

Historio redakti

 
Beroun - La pilzena pordego

La unua skriba mencio pri la reĝa urbo Beroun devenas el la jaro 1265, kvankam la loko estis loĝigita jam antaŭe. Beroun antaŭe estis konata pro la kotono, maŝinaro, sukero- kaj lignoindustrioj. Hodiaŭ, Beroun daŭre estas industria urbo kun, interalie cementfabrikoj kaj ferpretigaj kompanioj. Ĝi kalkulis 19,641 loĝantojn en 2021[1].

Situo redakti

La urbo estas lokigita sur strategia ligo inter Prago kaj Pilseno en bela monteteca pejzaĝo, ĉe rivero Berounka, 25 kilometrojn sudokcidente de Prago je la aŭtovojo D5 kaj ligita kun grava fervoja linio inter Pilseno kaj Prago. Tiu ĉi fakto kaj multnombraj historiaj memorindaĵoj faras ĝin grava elirpunkto de piedmigraj padoj.

Kulturo redakti

Tutŝtatan signifon havas ĉiujare aranĝata ceramik-merkato. Konata estas ankaŭ internacia muzika festivalo "Talichův Beroun" (nomita laŭ la dirigento Václav Talich, kiu en la urbo naskiĝis).

Ceramiko redakti

Beroun havas ceramikmerkaton, kie ceramikistoj kaj ceramikmajstroj el la tuta mondo estas invititaj dufoje jare depost 2017 (en printempo kaj aŭtuno)[2].

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 167
18805 719
18907 872
19009 693
191011 177
192112 107
JaroLoĝantoj
193013 118
195013 212
196115 992
197017 697
198023 580
199118 005
JaroLoĝantoj
200117 459
201118 819
201418 958
201619 207
201719 307
201819 439
JaroLoĝantoj
201919 510
202019 641
202120 551
202219 984
202320 809

Esperanto. redakti

En Beroun okazos la 73-a IFEF-kongreso de la 6-a ĝis la 11-a de majo 2022. Postkongreso okazos de la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun vizitoj planitaj al Pardubice, Litomyšl, Svitavy, Hradec Králové, Třebechovice.

Ĝemelurboj redakti

Lokaj famuloj redakti

Referencoj redakti