Tetín (distrikto Beroun)

municipo en la distrikto Beroun de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tetín

Tetín estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Beroun, situanta proksimume 2 km oriente de Beroun super rivero Berounka. La municipo konsistas el du partoj – Koda kaj Tetín. Vivas ĉi tie 897 loĝantoj (2023).

Tetín
municipo
Kastelo en Tetín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tetín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Beroun
Historia regiono Bohemio
Montaro Hořovica montetaro
Konataj lokoj Tetín remparburgo, Tetín burgo
Rivero Berounka
Situo Tetín
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 58″ N 14° 06′ 08″ O / 49.94944 °N, 14.10222 °O / 49.94944; 14.10222 (mapo)
Katastro 10,29 km² (1 029 ha) Tetín u Berouna
Loĝantaro 897 (2023)
Denseco 87,17 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 266 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0202
NUTS 5 CZ0202 531839
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tetín (Beroun District)
Retpaĝo: www.tetin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Tetín estas konata kiel pilgrima loko, ĉefaj pilgrimoj okazas la unuan dimanĉon post la 16-a de septembro.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Srbsko, Korno, Koněprusy, Měňany kaj Beroun.

Historio redakti

Historie Tetín apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en Ĉeĥio. La loko estis enloĝigita jam en paleolitiko kaj epoko remparburga. La komencoj de Tetín estas en mitoj kunigata kun Teta, la filino de Krok, sed arkelogie ĝi estas datita en duonon de la 10-a jarcento. Komence de la 10-a jarcento ĉi tie estis ligna princa kortego, kiu estis vidvina sidejo de princino sankta Ludmila, kiu ĉi tie estis la 15-an de septembro 921 murdita. Ŝia korpo estis sepultita laŭ legendo en malnova tombejo ĉe preĝejo de sankta Johano Nepomuka. En la jaro 925 , post tio, kiam princo fariĝis sankta Venceslao (te. ŝia nepo), tiel estis ŝiaj korprestaĵoj transveturigitaj kaj sepultitaj en baziliko de sankta Georgo en Praga burgo.

En la jaro 1288 ĉi tie havis sidejon reĝa ĉasisto. Fine de la 13-a jarcento la burgo estis alikonstruita al sidejo de přemyslidaj bastardaj filoj. En la jaro 1321 tenis la burgon Štěpán z Tetína, kiu vendis Tetínon al imperiestro Karolo la 4-a. Tiu poste la senjorujon Tetín alligis al en Karlštejn. En la jaro 1422 dum husanaj militoj la burgo estis neniigita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869579
1880664
1890756
1900935
19101 099
19211 076
JaroLoĝantoj
19301 193
1950944
1961938
1970862
1980803
1991720
JaroLoĝantoj
2001704
2014859
2016870
2017862
2018868
2019872
JaroLoĝantoj
2020879
2021823
2022869
2023897

Memorindaĵoj redakti

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Zdeněk Kothera, persona profilo kaj biografio - Čeští RAFáci
  2. Brajerová, Jana, 1924-2017