Korno (distrikto Beroun)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korno |
Korno estas malgranda municipo en Ĉeĥio troviĝanta en Mezbohemia regiono, en distrikto Beroun, proksimume 7 km sudoriente de urbo Beroun. Ĝi etendiĝas sur suda deklivo de nealta monteto en supermara alteco 345–375 m. La areo de la vilaĝa katastro estas 5,18 km². En la vilaĝo vivas 124 loĝantoj (2024).
Korno | |
municipo | |
Korno
| |
Oficiala nomo: Korno | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Beroun |
Administra municipo | Beroun |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Hořovica montetaro |
Rivero | Berounka |
Situo | Korno |
- alteco | 350 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 55′ 16″ N 14° 07′ 55″ O / 49.92111 °N, 14.13194 °O (mapo) |
Katastro | 5,17 km² (517 ha) Korno |
Loĝantaro | 124 (2024) |
Denseco | 23,98 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1360 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 267 27 |
NUTS 3 | CZ020 |
NUTS 4 | CZ0202 |
NUTS 5 | CZ0202 533793 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.korno.cz | |
![]() |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karlštejn, Tetín, Srbsko, Měňany kaj Liteň.
Historio
redaktiLa plej malnova informo pri certa Předvoj el Korno (Prziedwoy de Korna) datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1360. En la supra parto de la vilaĝo staradis verŝajne jam ekde la 14-a jarcento burgaro, unuafoje menciita en 1540 jam kiel dezertiĝinta. La lokon de burgaro arkeologie esploris en la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento Václav Krolmus, lastaj restaĵoj malaperis dum konstruado de familiaj domoj post la jaro 1980. En la supra parto de vilaĝa placo staras novromantisma kapelo el la 19-a jarcento.
En la ĉirkaŭaĵo de Korno, precipe super rivero Berounka troviĝas multnombraj karstaj formacioj, krom aliaj 40 m profunda abismo kun lageto sur la fundo. Nordoriente de la vilaĝo estis konstatitaj restaĵoj de ĝis nun neesplorata praepoka burgejo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 210 |
1880 | 221 |
1890 | 203 |
1900 | 209 |
1910 | 229 |
1921 | 221 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 201 |
1950 | 200 |
1961 | 126 |
1970 | 122 |
1980 | 113 |
1991 | 82 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 91 |
2014 | 99 |
2016 | 102 |
2017 | 105 |
2018 | 110 |
2019 | 118 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 124 |
2021 | 128 |
2022 | 124 |
2023 | 120 |
2024 | 124 |