Sankta Ludmila

Sankta Ludmila (ĉirkaŭ 860[1] – la 15-an de septembro 921,[1] remparburgo Tetín) estis edzino de la unua historie dokumentita Přemyslido, princo Bořivoj la 1-a, la patrino de princo Vratislav la 1-a, la avino de sankta Venceslao kaj kronologie la unua ĉeĥa sanktulino.

Sankta Ludmila
Ĉeĥa princino
Sankta Ludmila, eltranĉo el Votiva bildo de Jan Očko z Vlašimi
Sankta Ludmila, eltranĉo el Votiva bildo de Jan Očko z Vlašimi
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 860
en Mělník
Morto 15-an de septembro 921 (0921-09-15)
en Tetín (distrikto Beroun)
Tombo St. George's Basilica [#]
Familio
Patro Slavibor [#]
Edz(in)o Bořivoj la 1-a [#]
Infanoj Spytihněv la 1-aVratislav la 1-a [#]
Profesio
Okupo aristokrato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sankta Ludmila estas unu el la ĉefaj antaŭuloj de la ĉeĥaj regantoj kaj ĉeĥaj reĝinoj. Dum ŝia vivo estis metitaj bazoj al kristanigo de Bohemio kaj ankaŭ bazoj de la potenco de Přemyslidoj. Ŝia vivo estis priskribita en vico da legendoj pri la ĉeĥa historio en la 9-a kaj la 10-a jarcentoj.

VivoRedakti

 
Bořivoj kun Ludmila
 
Karel Javůrek: Sankta Ludmila kun Bořivoj dum bapto (detalo)
 
Sankta Ludmila kaj ŝia nepo Sankta Venceslao en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Olomouc. Idealigita bildigo, ĉar en la tempo de la morto de Ludmila estis Venceslao proksimume 14-a jara

Pri la deveno de Ludmila ekzistas du versioj, laŭ Legendo de Kristiano ŝi estis filino de Slavibor, pŝovana princo, kio estis malnova markigo de Mělník. Laŭ malnovslovjena legendo ŝi devenis el soraba lando. En la frua junaĝo ŝi estis edukata kiel paganino, kiu alportis oferojn al la slavaj dioj.

Geedziĝo kun Bořivoj la 1-aRedakti

Přemyslidoj verŝajne tiutempe ne estis ununura grava dinastio en Bohemio. Eble dank' al la subteno de grandmoraviaj princoj, sed precipe iom post ioma konstruado de la potenca posteno ili akiris pozicion de la plej signifa dinastio. Přemyslidoj priregis mezbohemian spacon kaj per potencemaj invadoj ilia influo plifortiĝis. Ni konas ununurajn du pli certe dokumentitajn potencemajn centrojn nur el spaco de suda kaj nordokcidenta Bohemio.

Estas verŝajne, ke la iompostiomaj eliminadoj de la princaj familioj en Bohemio ne okazis sole helpe de perforto. Sian rolon estis okazanta ankaŭ geedziĝa politiko, kies ekzemplo estas geedziĝo de Ludmila kaj Bořivoj. Ludmila enpaŝis en la geedzecon proksimume kiel la dekkvarjara aŭ la dekkvinjara en la jaro 874 aŭ en 875.[1]

En la jaro 875 naskiĝis la plej aĝa filo de la princa geopo Spytihněv.[1] Ludmila naskis dum proksimume dek kvar jaroj de la geedzeco minimume ses infanojn (tri filojn kaj tri filinojn – ne estas enkalkulitaj eventualaj idoj, kiuj mortis en suĉinfana aĝo kaj kiujn la fontoj ne indikis).[2] Konataj estas sole la nomoj de du filoj Spytihněv 875915 kaj Vratislav ĉirkaŭ 888921[1]), el kiuj ambaŭ pli poste sidiĝis sur princa trono.

PrincinoRedakti

 
Relikvuja busto de sankta Ludmila

Dum la vivo de Ludmila okazis revoluciaj eventoj, kiuj havis principan influon al estiĝo de la ĉeĥa ŝtateco. Unu el tiuj ĉefaj estis akcepto de kristanismo. Kun sia edzo Bořivoj la 1-a ili akceptis en la jaro 882 bapton en Moravio rekte el la manoj de la slava heroldo, ĉefepiskopo Metodo. Laŭ la legendoj Metodo baptis je iom pli poste ankaŭ Ludmilon en Bohemio. La akcepto de kristanismo ebligis al Přemyslidoj akiri la politikaj superon kaj superregadon super la ceteraj tribaj princoj en Bohemio.

Oni supozas, ke post la morto de sia edzo ŝi ne foriris en izolecon, kiel estis kutima sorto de la vidvinoj, sed ŝi partoprenis en la publika agado, per kio ŝi meritis pri transiro de la regado al siaj filoj, kiuj estis en tempo de la morto de sia parto ankoraŭ neplenkreskaj. Bohemio falis por mallonga tempo sub rekta regado de grandmoravia princo Svatopluk.

La veno de Spytihněv la 1-a al la princa trono laŭtempe proksimume transkovriĝis kun la morto de Svatopluk iam en la jaro 894.[1] Poste la naskiĝanta ĉeĥa ŝtato dekatenis sin de Granda Moravio kaj komencis orientiĝi al orientfranka regno, precipe al Bavario.

En la jaro 915 princo Spytihněv mortis kaj lia sekvanto fariĝis pli juna frato Vratislav la 1-a[1] Ankoraŭ dum la vivo de sia filo Vratislav ŝi edukis siajn nepojn Venceslaon kaj Boleslavon. Post la morto de Vratislav en la jaro 921 verŝajne la triba kunveno decidis pri divido de la potenco inter Ludmila kaj ŝia bofilino Drahomíra. En la zorgon de Ludmila estis komisiita la edukado de la estonta princo, Drahomíra male estis en la tempon de lia veno reprezentonta lin.[3]

Disputo kun Drahomíra kaj la mortoRedakti

 
Sankta Ludmila estas forveturanta el Prago al Tetín, Biblio de Velislav, ĉirkaŭ la jaro 1340

La konflikto inter ambaŭ virinoj verŝajne koneksis kun evoluo de la internacia situacio, kiam la potenco transŝoviĝis el la bavaria duklando al Saksio. En la jaro 921 bavaria duko Arnulf agnoskis la orientfrankan reĝan titolon de Henriko la Birdisto kaj per tio li ankaŭ fakte agnoskis la transŝovon de potenco en Saksion. Bohemio, kiu ĝis tiu tempo staris en la flanko de Bavario, kun maltrankviĝo observis la agreseman politikon rilate al serboj en nordokcidento, devis decidiĝi, kian politikon plu observi.

Estas verŝajne, ke Drahomíra ze Stodor prefere aktiviĝis por kunlaborado kun Saksio eĉ spite al risko de limigo de la relative sendependa posteno de Bohemio, Ludmila verŝajne kredis en plua orientado al Bavario, eĉ kiam malplifortigita. Laŭ historiisto Dušan Třeštík devis persvadi Ludmilon pastro Pavel, por ke ŝi realigu subiĝon de Bohemio per alianco de la bavaria duko Arnulf kaj orientfranka reĝo Henriko la 1-a.[4] La politika konflikto estis laŭ la legendo Fuit in provincia Boemorum kompletigita per murdo de Ludmila la 15-an de septembro 921 en remparburgo Tetín. (Aŭ la 16-an de septembro – festata ŝia festotago, la unuaj mencioj en kalendaro de episkopo de Olomouc, Jindřich Zdík el la jaro 1137.) Historiistoj indikas, ke Ludmila estis sufokigita (laŭ la legendo per propra vualo; klopodo pri tio, por ke ŝi ne estu kanonizita kaj ne estu verŝita ŝia sango per glavo) de Tunna kaj Gommon (kies nomojn indikas legendo de Kristiano[5]), verŝajne varengoj. Ili uzis al sia krimo koltukon, kiu pli poste fariĝis simbolo de sankta Ludmila.

HonorigoRedakti

Sankta
Ludmila
 
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 860
en Mělník
Morto 15-an de septembro 921 (0921-09-15)
en Tetín (distrikto Beroun)
Tombo St. George's Basilica [#]
Familio
Patro Slavibor [#]
Edz(in)o Bořivoj la 1-a [#]
Infanoj Spytihněv la 1-aVratislav la 1-a [#]
Profesio
Okupo aristokrato [#]
Sanktulo
Sanktulo, martiro
Honorata en Katolika eklezio
Festotago 16-a de septembro
Atributoj vualo
Patroneco Ĉeĥa Respubliko
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Drahomíra poste super la loko de la morto de Ludmila konstruis templon de sankta Miĥaelo (laŭ la legendoj tial, por ke mirakloj, kiuj post ŝia morto sur la loko de la morto okazis, ne estu kalkulataj al Ludmila, sed al sanktulo, al kiu la templo estis konsekrita). En la jaro 925[1] la juna princo Venceslao lasis transporti ŝiajn korprestaĵojn el Tetín ĝis Prago, en preĝejon de sankta Georgo proksime de la princa sidejo.

En la jaro 1142, dum alikonstruo de la sanktageorga preĝejo, la praga episkopo Ota ne permesis movi kun ŝiaj korprestaĵoj sen konsento de papo. Tiu ĉi informo demonstras la signifon kaj disvastigecon de ŝia kulto en la 12-a jarcento. En la jaro 1143 aŭ 1144 tiama papa legato en Bohemio kaj Moravio, kardinalo Guido de Castello (pli posta papo Celesteno la 2-a), konfirmis la honoron al sankta Ludmila kaj tiuj ĉi jaroj estas tiel prenataj kiel oficialaj jaroj de ŝia kanonizo.[6][7]

En literaturoRedakti

En belartoRedakti

 
Tunna kaj Gomon estas trabatantaj pordon kaj sufokigas sanktan Ludmilon per koltuko. Poste anĝeloj forportas ŝian korpon al firmamento. Bildigo el latina traduko de Kroniko de Dalimil
 
Statuo de sankta Ludmila ĉe burgo Houska survoje al Kastela monteto

Ludmila estadas bildigita en princa vesto kun koltuko aŭ vualo, eventuale ŝnurego ĉirkaŭ la kolo, kiu retenas (simbolas la manieron de mortigo). Iam ŝi estadas bildigita kun boleslava paladio, sankta Venceslao, kiun ŝi instruas legi. Malpli ofte kiel baptas ŝin Metodo.

En muzikoRedakti

InteresaĵojRedakti

La rekta ido de sankta Ludmila estas kardinalo Christoph Schönborn, ĉefepiskopo viena.[8]

LigilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Třeštík, Dušan. (2006) Počátky Přemyslovců. Vstup Čechů do dějin (530–935). Praha: Nakladatelství Lidové noviny, p. 204 kaj 205. ISBN 80-7106-138-7.
  2. Třeštík 2006, p. 194
  3. Třeštík 2006, p. 168 ĝis 172
  4. Třeštík (2006), p. 369
  5. Třeštík 2006, p. 148
  6. http://catholica.cz/?id=4557
  7. https://zena-in.cz/clanek/ludmila-prvni-ceska-svata
  8. "Al meso en Tetín venis rekta ido de sankta Ludmila - Novinky.cz". Kontrolita 2021-09-18.

LiteraturoRedakti

  • Třeštík, Dušan. (1997) Počátky Přemyslovců : vstup Čechů do dějin (530–935). Praha: Nakladatelství Lidové noviny. ISBN 80-7106-138-7.

Rilataj artikolojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti