Henriko la Birdisto
Henriko la 1-a, nomata Henriko la Birdisto, Geinrich I der fogeler (naskiĝinta ĉirkaŭ 876; mortinta la 2-an de julio 936 en Memleben) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa dinastio Liudolfidoj ("Otto-idoj"). La kromnomon "la Birdisto" aŭ "la Birdkaptisto" li ricevis ĉar, laŭ legendo, li estis ĉasanta birdojn ĝuste kiam lin atingis la sciigo ke li estis elektita reĝo.
Henriko la Birdisto | ||
---|---|---|
Reĝo de Orientfranka imperio | ||
Persona informo | ||
Henricus I Auceps | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 876 en Memleben, Orientfranka imperio | |
Morto | 2-an de julio 936 en Memleben, Orientfranka imperio | |
Mortis pro | apopleksio [#] | |
Tombo | Abatinujo Quedlinburg [#] | |
Religio | kristanismo [#] | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Orientfranka imperio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Liudolfidoj [#] | |
Patro | Otto I [#] | |
Patrino | Hedwiga [#] | |
Gefratoj | Oda of Saxony [#] | |
Edz(in)o | Matilda of Ringelheim • Hatheburg of Merseburg [#] | |
Infanoj | Hedwig of Saxony • Oto la 1-a • Gerberga of Saxony • Henriko la 1-a de Bavario • Bruno la 1-a de Kolonjo • Thankmar [#] | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estrado la Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germane citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riado.
Lia filo estis Oto la 1-a, kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.