Weißensee (Turingio)

komunumo en Turingio, Germanio

Weißensee [VAJs'nze:] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, 35 kilometrojn de Erfurt kaj ĉirkaŭata de fekunda teraĵo. Komence de 2019 aldoniĝis la antaŭe najbara komunumo Herrnschwende. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3633 loĝantojn.

Weißensee
Blazono
Weißensee (Turingio) (Germanio)
Weißensee (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036374
Poŝtkodo 99631
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068058
Politiko
Komunumestro Matthias Schrot (ekde 2015)
Adreso de la administrejo Marktplatz 26
99631 Weißensee
Demografio
Loĝantaro 3633 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 12′ N, 11° 4′ O (mapo)51.1995911.06549Koordinatoj: 51° 12′ N, 11° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 143 m
Areo 46,55 km²
Oficiala retejo https://www.weissensee.de/
vdr

En la komunumo troviĝas interalie historia urbodomo, Kastelo Runneburg kun muzeo kaj holanda ventmuelilo.

Historio

redakti

Famiĝis la urbeto danke al sia situo ĉe la malnova komerca vojo disde Nurenbergo al Magdeburgo. La plej malnova setlejo troviĝis ĉe la burgo Runneburg. En 1485 la urbo venis ĉe la t.n. Lepsika divido al la Dinastio Wettin kaj apartenis sekve al Saksio. Poste ĝi iĝis prusia. La setlejo ĉirkaŭ la Kirko Sankta Nikolao sude de la burgo estas la plej malnova parto urba. Okcidente de la burgo rimarkatas eĉ hodiaŭ la strata kradreto de la stratar-aranĝoplano farita post 1150. Ankaŭ restaĵoj de la ĉirkaŭfortikaĵo konserviĝis.

Urborajtojn la civitanoj akiris en 1265. En la centro de la Nova bazarplaco troviĝas la gotika Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo, kies novkonstruo fariĝis en la 14-a jarcento. Antaŭ 1337 setlis Johanitoj venintaj disde Heilingen, kiuj komisiiĝis pri la konstruo de malsanulejo kaj edukado. Ĝis hodiaŭ videblas la t.n. Pfaffenhof, iama granda komturo.

 
loka ventmuelejo, fone dekstre la burgo

La urbodomo fajrege en la jaro 1474 detruiĝis, tamen konserviĝis kelkaj spuroj antaŭfajregaj. La t.n. Fiŝkaptista puto de 1584 servis ĝis la 19-a jarcento kiel akvoprovizejo. Por malhelpi akvomalprovizon konstruiĝis post 1350 kanalo disde la rivero Helbe. Hodiaŭ tiu ĉi konstruaĵo estas monumente protektita. Pri antikvaj tempoj memorigas ankaŭ poŝtadministrada kolono, muelŝtonoj de izatidaĵoj kaj ventmuelejo.

Diversaj festivaloj ĉiujare havas historian fonon, ekz. kavalirfestoj aŭ akvofesto.

Elstaruloj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti