Christoph Wilhelm Mitscherlich

Christoph Wilhelm MITSCHERLICH (naskiĝinta la 20-an de septembro 1760 en Weißensee, mortinta la 6-an de januaro 1854 en Göttingen) estis germana klasika filologo.

Christoph Wilhelm Mitscherlich
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1760 (1760-09-20)
en Weißensee
Morto 6-an de januaro 1854 (1854-01-06) (93-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germanalatina
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Vivo redakti

Frekventinte la internejon de Landesschule Pforta li komencis, bonege instruite en la klasikaj lingvoj, studon de klasika filologio ĉe la Universitato de Göttingen. Tie li iĝis disĉiplo de profesoro Christian Gottlob Heyne. En 1782 li iĝis helpinstruisto en Ilfeld posteulante Friedrich August Wolf. Nomumiĝo je eksterorda profesoreco en Göttingen venis en 1785; universitatbiblioteke li ekdeĵoris. En 1794 li iĝis orda profesoro, en 1806 kortega konsilisto kaj poste sekreta justickonsilisto. Li posteulis la iaman instruiston Heyne, por kiu li verkis en 1812 latinlingvan tomban enskribon.

Liaj gravaj akademiaj skribaĵoj aperis ĉiuj en la 18-a jarcento aŭ almenaŭ estiĝis tiam. Lia eldono de Horacio ĝuis pri eldoniĝo en 1800. Temas pri lia unusola verko de vera graveco. Li vicrektoris en Göttingen en 1816, 1823/24, 1824, 1829/30 kaj 1830.

Eksteraj ligiloj redakti