La Helbe-vejro (germane: Helbewehr) estas historia teknika monumento. Ĝi situas je ĉ. 2 km nordokcidente de Westgreußen, Germanio.

La rivero Helbe

Priskribo redakti

La rivero Helbe, flanka rivero de Unstrut, fontas proksime de Helbedündorf-Friedrichsrode, trafluas la superan Helbe-valon, dividiĝas ĉe vejro inter Wasserthaleben kaj Westgreußen kaj fluas tiuoke per tri parte paralelaj akvujoj (Schwarzburger Helbe, Steingraben, Sächsische Helbe) ĝis la rivero Unstrut apud Griefstedt. La akvosistemo nombriĝas inter la plej imponaj mezepkaj konstruaĵoj en la regiono de Norda Turingio. Danke al sia idilieca situo ĝi iĝis elirpunkto por multaj turismaj kaj sportaj agadoj. Inter la muelejoj estas eĉ hodiaŭ kelkaj funkciantaj, ekz. Pfaffenhofmühle kaj Neumühle en Clingen aŭ Steinfahrtsmühle-Ziegenhof Peter en Greußen.

Historio redakti

La unua vejro apud Westgreußen konstruitis laŭ komisio de la Germana Kavalira Ordeno inter 1268 kaj 1282 fare de monakoj. Tiam kreitis artefarita flanka branĉo (=Schwarzburger Helbe). Estiĝis tiam ne tute 20 grenaj kaj oleaj muelejoj, la vejro divida ĉe Westgreußen, kvin pli malgrandaj vejroj, fluo super Steingraben por uUpferhelbe kaj tri fluoj tra Clingen. La utiligo de akvopovo (i.a. ankaŭ por isato kaj kupro prosperigis la regionon dum jarcentoj.

Sächsische Helbe fakte estiĝis pli malfrue inter 1368-1373 laŭ instigo de la turingia landgrafo Balthasar por sekurigi la akvovprovizadon de la urbo Weißensee. Ĉirkaŭ la jaro 1530-a Kupferhelbe ekfluigitis, kiu movis la muelejojn Neumühle kaj Alte Ölmühle en Clingen kiel ankaŭ Stadtmühle en Greußen. Katastrofoj akvegaj damaĝis ofte la tutan sistemon. En 1827 la lignaj superaj konstruaĵoj de la eroj apud Westgreußen tiom detruitaj estis, ke en 1828 faritis nova solida ŝtona aĵo 30 metrojn pli supre. En 1927/28 betonaj muroj estis aldonitaj. Ekde 1982 la tuto estas teknika protektinda monumento. Inter 1998-2001 en ŝtalbetonkonstrumaniero multaj aferoj nove faritis kerne kaj poste ekstere por aspektaj kialoj malnovigitis. En junio 2001 estis solena malfermo de la monumento.

Eksteraj ligiloj redakti