Burgmuzeo Runneburg (Weißensee)
Burgmuzeo Runneburg (germane Burgmuseum Runneburg) troviĝas en Weißensee (Turingio), Germanio, Runneburg nr 1.
Burgmuzeo Runneburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
burgo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 51° 12′ 1″ N, 11° 3′ 44″ O (mapo)51.200311.0622Koordinatoj: 51° 12′ 1″ N, 11° 3′ 44″ O (mapo) | ||||
| |||||
Konstruita | 1168 | ||||
Historio redakti
La burgmuzeo ekzistas ekde 1993 en la kela etago de la palaco de la burgo. La feŭda remparkomplekso fonditis ĉ. la jaro 1168 (kiel oficiala konstruojaro konsideriĝas la jaro 1168) kaj nombriĝas inter la elstaraj ekzemploj de profanaj arkitekturaĵoj de regnaj princoj el la 12-a/13-a jarcentoj. La burgo apartenas al la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj; la muzeon prizorgas ekde 1993 la societo Runneburgverein Weißensee/Thüringen.
Kolektoj redakti
La fokuso metatas pri arkeologiaj postlasitaĵoj el la tempo kaj el la posedo de la Landgrafoj de Turingio. Elstaras pluraj altkvalitaj objektoj el ligno kaj ledo de ĉ. 1230, krome ampleksa monera kolekto de la en la regiono gravintoj regantoj.
Ankaŭ la aliaj salonoj de la palaco enkorpigitis en la muzean rondiradon depende de la stato de ilia restaŭro.
Literaturo redakti
- Michael Kirchschlager k. a.: Runneburg in Weissensee. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 1997.
- Steffen Raßloff, Lutz Gebhardt: Die Thüringer Landgrafen. Geschichte und Sagenwelt. Ilmenau 2017, ISBN 978-3-95560-055-6.
- Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 202