La Justuloj

Teatraĵo de Albert Camus tradukita de Georges Lagrange

La Justuloj estas teatraĵo de la franca verkisto Albert Camus, tradukita de Georges Lagrange. La tradukaĵo, kun permeso de Eldonejo Gallimard, aperis en 1977 ĉe Teatro Esperanto de Parizo (TESPA). La origina franca versio Les Justes datiĝas de 1949.

La Justuloj
La Justuloj
La Justuloj
Aŭtoro Albert Camus
Eldonjaro 1977
Urbo Parizo
Eldoninto TESPA
Paĝoj 75
vdr

La teatraĵo estas bazita sur vera historio de grupo de rusaj socialistoj-revoluciuloj kiuj murdis Arkidukon Sergej Aleksandroviĉ en 1905, kaj ĝi ekzamenas la etikajn temojn rilatajn al murdo kaj terorismo. En la teatraĵo, ĉiuj krom unu (Stepan) el la "Justuloj" estas imagoj de historiaj teroristoj, priskribitaj en "Memoraĵoj de Teroristo" de Boris Savinkov.

Intrigo kun analizo redakti

Akto I En la apartamento uzata de la teroristoj

La 'justuloj' estas grupo de revoluciuloj intrigantaj por murdi la Arkidukon helpe de bombo. La unua klopodo estas zorgeme planita, kaj Kaliajev estas selektita por ĵeti la bombon.

Akto II Kiel antaŭe

Post periodo de necerteco pri la rezulto de la unua klopodo, Kaliajev revenas, dirante ke li ne povis ĵeti la bombon al la veturilo, ĉar ĝi enhavis la nevon kaj la nevinon de la Arkiduko. Stepan sentas naŭzon pro tio, montrante ke miloj da rusaj infanoj estas mortintaj kaŭze de la cara opresado, sed Kaliajev ricevas la aprobon de la aliaj, ĉar la murdo de infanoj estus malavantaĝa por ilia afero.

Akto III Kiel antaŭe

Kaliajev preparas sin por la dua klopodo kaj denove agas, du tagojn post la unua fojo. Li sukcesas murdi la arkidukon. Vojnov forlasas la grupon por aliĝi al la propagando-sekcio de la Partio.

Akto IV En malliberejo

Kaliajev troviĝas en malliberejo. Li mallonge diskutas kun Foka antaŭ la eniro de Skuratov. Tiu ĉi priparolas la agadojn de Kaliajev antaŭ la eniro de la Arkidukino. Ŝi montras al Kaliajev la homan flankon de lia krimo (la veran morton de la Arkiduko) kaj petas lin konsenti pri esti murdisto, ne revoluciulo, interŝanĝe de lia vivo. Kaliajev estas kortuŝita de ŝiaj vortoj pri ŝia edzo sed li restas senŝancela. Li diras, "Bonvolu lasi min prepari mian morton. Se mi ne mortas — estas tiam ke mi estus murdisto"[1]. Skuratov reeniras kaj proponas ion al Kaliajev: aŭ Kaliajev konfesas kaj malkaŝas kie troviĝas siaj komplicoj, aŭ Skuratov publikigos artikolon dirante ke li bedaŭris siajn agadojn en la ĉeesto de la Arkidukino, kun tio kredigante liajn amikojn ke li perfidis ilin kaj ilian aferon.

Akto V En la apartamento

Estas la nokto de la ekzekuto de Kaliajev. Annenkov, Dora kaj Stepan atendas novaĵojn pri li. Vojnov revenas por la sama kialo. Iuj sugestas ke Kaliajev eble perfidis ilin por savi sian propran vivon, sed Dora scias ke tio ne estas vera. Tio estas konfirmita mallonge poste per la novaĵo de la morto de Kaliajev. Dora, kutime la plej afabla de la grupo, akiras Stepan-ecan konduton. Ŝi dediĉas sin al esti teroristino kaj aŭ neniigi tutsole la tiranion por venĝi Kaliajev-on, aŭ esti arestita, ekzekutita kaj tiel esti unuigita kun li.

Fikciuloj redakti

 
Foto de Ivan Kaliajev ĵus post la murdo.

Ivan Kaliajev ('Janek') – La precipa fikciulo de la teatraĵo. Estas li kiu ĵetas la bombon kiu murdas la Arkidukon, kaj li estas malliberigita por tio. Kaliajev estas ankaŭ konata de la teroristoj por esti 'la poeto'. Li, kiel la aliaj 'justuloj', estas foroferita facilan vivon por kombati la tiranion de la cara reĝimo. Malgraŭ la tristeco kaj danĝero de la terorismo, Kaliajev ripete konfirmas sian amon por la vivo — efektive, li batalas por alporti pli bonan vivon al aliaj. Li kaj Stepan Fedorov ofte ekkonfliktas. Li estis la amanto de Dora Dulebov. Kaliajev estas vidita farante certaj religiemaj gestoj, kiaj krucosignoj. Li estas ekstreme etika, kaj nekomforta kun la ideo murdi homon. Lia nura konsolo estas ke, murdante la Arkidukon, li estas malpliigonta la suferon por miloj da aliaj ('Rusujo estos bela') kaj li pagos por la homa flanko de sia krimo per sia vivo. Eĉ tiam, li certigas ke li murdas nur la Arkidukon. Ivan Kaliajev estis la vera nomo de la teroristo, kiel notas Camus en la antaŭparolo.

Stepan Fedorov – La nura fikcia revoluciulo de la teatraĵo, enmetita de Camus por montri liajn problemojn kun la Komunista Partio. Stepan eniras la teatraĵon pasiginte tri jarojn en la malliberejo antaŭ ol eskapi al Svisujo (referenco al Leneno). Sekve, li estas tre amara kaj malkapabla atribui valoran al la bonaj aspektoj de la vivo. Li sentas ke 'la libereco estas malliberejo tiom longe kiom unu sola homo en la mondo estas sklavigita', kaj ofte parolas pri malsanecaj agadoj de sendiferenciga detruo, kiel demandi al Dora 'kiom da bomboj estas bezonataj por eksplodigi Moskvon?'. Li ankaŭ insiste petas la permison ĵeti la bombon, sed la aliaj membroj de la grupo konsideras lin esti tro malstabila por tiel agi.

Dora Dulebov – Estinta amantino de Kaliajev. Ŝi studis ĥemion, kaj tial ŝi agas kiel la bombo-farantino de la grupo. Dora, pli ol iu ajn el la revoluciuloj, tenere rememorigas kaj priparolas sian vivon kian ŝi pasigis ĝin antaŭ ol alliĝi al la Partio. Kvankam kutime tre afabla, Dora devenas Stepan-eca fikciulino je la fino de la teatraĵo, dezirante venĝi la morton de Kaliajev aŭ morti klopodante.

Boris Annenkov – La ĉefo de la Partio. Annenkov ĉion decidas pri la murdo, ekzemple kiu ĵetos la bombon. Li agas kiel interkonsentiganto dum konfliktoj inter Kaliajev kaj Stepan, kaj ĝenerale trankviligas la sentojn de la aliaj membroj de la grupo.

Alexis Vojnov – Estinta universitato-studento, Vojnov estis elĵetita el la universitato kaŭze de kontraŭ-caraj komentarioj. Vojnov konsideris la veron tre valoran, kaj sentas ke li devas aktive kontraŭbatali la tiranion. Tamen, kiam li trovas sin nekapabla ĵeti sian bombon dum la unua murdo-klopodo, li agnoskas ne esti taŭga por senpere perforta agado — li timas la momenton de decidi ĵeti la bombon, kaj li hontas pro tio. Tial li decidas transiri al la propaganda-sekcio de la Partio, dirante ke kvankam la riskoj estas la samaj, li ne estas deviga vidi ilin.

La kvin fikciuloj supre konsistigas la 'justulojn' de la titolo.

Aliaj fikciuloj:

La Arkidukino Elizabetino Fjodorovna, vidvino de Arkiduko Sergej. Ŝi aperas nur en unu sceno, konfrontante Kaliajev en la malliberejo pri liaj agadoj. Ŝi emfazas la homan flankon de la morto de la Arkiduko, parolante pri liaj kutimetoj kaj bonaj kvalitoj. Ŝi petas Kaliajev akcepti esti murdisto pli ol revoluciulo, interŝanĝe de pardono, kaj akcepti Kristanismon. Kaliajev trovas sian justigon ege malfortiĝitan, sed li kapablas refuzi ŝian proponon.

Skuratov – Membro de la sekreta polico kiu vizitas Kaliajev en la malliberejo. Skuratov reprezentas la malesperon kombati kontraŭ despota socio. Li petas al Kaliajev perfidi liajn amikojn interŝanĝe de libereco por ĉiuj el ili, sed Kaliajev rifuzas tion. Skuratov tiam estas publikigita aŭ minacas publikigi gazetan artikolon dirantan ke Kaliajev perfidis ilin, por detrui la unuecon de la grupo. Tamen, se li faras tion, la grupo ne kredas lin.

Foka – Viro kiun Kaliajev renkontas en la malliberejo, kiu estis murdata iun dum sia ebrieco. Foka estas skeptika al la socialismo de Kaliajev, kaj kontraŭe akceptema por la mondo (kiam Kaliajev priskribas la socialistan idealon al li, Foka simple diras ĝi estas la ĉielo). Li estas kondamnita al 20-jara restado en malliberejo, sed li estas samtempe ekzekutisto, kaj por ĉiu krimulo kiun li pendumas li obtenas unu jaron da puno-malpliiĝo.

Malliberejo-gardisto – Eĉ ne fikciulo. Li nur rakontas al Kaliajev kaj Foka esti trankvilaj ĝis la alveno de Skuratov.

Recenzoj redakti

 
 Ĉar neniu pli bone povas resumi verkon ol la aŭtoro mem, jen kion skribis Camus pri sia kvinakta teatraĵo en antaŭparoleto: "En februaro 1905, en Moskvo, teroristo-grupo, apartenanta al la Social-Revolucia Partio, organizis perbomban atencon kontraŭ la Arkiduko Serĝo, onklo de la caro. Tiu atenco kaj ties neordinaraj cirkonstancoj konsistigas la temon de La Justuloj. Se eĉ eksterordinaraj aspektas kelkaj el la situacioj de tiu teatraĵo, ili tamen estas histori-bazaj. Tio ne signifas, oni tion mem konstatos, ke La Justuloj estas historia teatraĵo. Sed ĉiuj personoj ja ekzistis kaj kondutis, kiel mi diras. Mi nur provis verŝajnigi tion, kio jam estis vera". La teatraĵo estas verkita "pro respekto kaj admiro al geviroj, kiuj, eĉ fronte al plej senkompata tasko, ne povis liberiĝi de korvarmeco". Memorinda restas la difino, kiun Kaliajev - la protagonisto - liveras por la amo : "...ĉion donaci, ĉion oferi, ne esperante redonon".
Kvankam, ideologie kaj praktike, oni ne povas konsenti la atencon kiel rimedon por "solvi" soci-politikajn aferojn, oni tamen devas agnoski la estetikan valoron de ĉi tiu kreaĵo, lumiganta preskaŭ kornelieske la konflikton inter tasko (ne devo, ĉi tie) grupa, kaj sentimento (ne honoro) individua. La kritika emfazo de la aŭtoro, implicite turnata en la teksto al la perfortema nuno, sufiĉe eksplicite ĉeestas la lastajn ĉi-supre eksplicite ĉeestas la lastajn ĉi-supre cititajn liniojn.
La stilo de la traduko estas ege bona; nur kelke da eraroj estas rimarkindaj :
Oni skribas per streketo la kombinojn "ĉi-tie", "ĉi-tien", "ĉi-tiun" (p. 11, 18, 20, 24, 55). "Da" estas prepozicio, do ĝi devas nepre antaŭi substantivonpronomon; sekve, se oni volas ekvivalentigi la francan en, oni diru "kiom da ili necesus" sed ne "kiom da necesus" (p. 5). Oni ne povas pronomigi partikulon : "ĉi vi aŭdas" (p. 26) devus esti "ĉi tion vi aŭdas" (se ne temas pri tajperaro, "ĉi" anstataŭ "ĉu"). "Ĉiuj" envenas "kun Dora" ŝajnas esti morfologi-sintaksa francismo : en Esperanto, la vorto "ĉiuj" ne havas genron (komparu la francan tous/toutes), kiu igas superflua la aldonon "kun Dora". Kroma rimarko : la nomo "Kaliajev" estus pli trafe transkribebla kiel "Kaljajev". 
— novembro 1979, Constantin Dominte, Esperanto, 887(11), paĝo 191

Referencoj redakti

  1. Camus, Albert. Caligula and 3 Other Plays. The Just Assassins. New York: Vintage Books, 1985.

Eksteraj ligiloj redakti