Abaújszántó
Abaújszántó [abaUjsAntO] estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc.
Abaújszántó | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3881 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 841 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 60 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 21° 11′ O (mapo)48.27833333333321.1875Koordinatoj: 48° 17′ N, 21° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 47,36 km² (4 736 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Bazaj informoj Redakti
- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 3400
- Poŝtkodo: 3881
- Telefonprefikso: 47
Situo Redakti
Abaújszántó situas en valo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Hidasnémeti-Szerencs. Encs estas proksime.
Historio Redakti
La unua skriba mencio devenis el 1275. Dum la historio la komunumo apartenis al vinkultura regiono de Tokaj, alvenis italoj en la 14-a j.c. (tiam la vilaĝo jam iĝis kampurbo), kiuj kunportis italajn metodojn pri la vinkulturo. En 1439 la husanoj kun estreco de Giskra okupis la urbeton. En 1712 saksoj alvenis. La fervojo ekfunkciis en 1913. La judoj estis deportataj en 1944. Inter 1921-1962 la komunumo estis distriktejo, dume degradiĝis al vilaĝo, ekde 1971 grandvilaĝo, ekde 2004 denove urbo.
Vidindaĵoj Redakti
- romkatolika Preĝejo Anunciacio (Abaújszántó) kun mezepoka deveno
- Grek-katolika preĝejo Ĉieliro (Abaújszántó) el 1792
- Kalvinana preĝejo (Abaújszántó) el 1864
- Luterana preĝejo (Abaújszántó) (1792)
- kastelo de Patay (patai)
- termala banejo
Ĝemelurboj Redakti
- Bad Schwalbach, Germanio
- Oberlungwitz, Germanio
Famuloj Redakti
- en Abaújszántó naskiĝis kaj mortis historiisto Pál Jászay
- en Abaújszántó naskiĝis:
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala retejo (en la hungara)
- European Wineroads[rompita ligilo]