Szerencs
Szerencs [serenĉ] estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs, kies centro estas.
Szerencs | |||
|
|||
Areo | 37 km² (3 700 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 9 013 | ||
Poŝtkodo | 3900 | ||
Telefona antaŭkodo | 47 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.szerencs.hu | |||
SituoRedakti
Szerencs situas sur ebenaĵo, tie disiĝas la ĉefvojo kaj fervojo el Miskolc al Nyíregyháza kaj Sátoraljaújhely, krome estas fervojo al Hidasnémeti.
HistorioRedakti
La unua skriba mencio devenis el 1217, en 1241 ĝi havis abatejon. La komunumo ricevis la rangon kampurbo en 1490 havanta fortikaĵon. En 1605 tutlanda parlamento okazis, kie estis elektita Stefano Bocskay princo de Hungarlando. Post 1 jaro la urbo ricevis la titolon libera reĝa urbo. Oni degradis la urbon al grandvilaĝo en 1876 kaj urbiĝis en 1984, dume estis distriktejo ekde 1945.
En 1889 sukerofabriko ekfunkciis, en 1923 ĉokoladofabriko, kiu portis tutlandan konatecon.
VidindaĵojRedakti
- mezepoka kalvinana preĝejo (Szerencs)
- romkatolika baroka preĝejo Naskiĝo de Maria en iama vilaĝo Ond
- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Laborista Sankta Jozefo
- grek-katolika preĝejo
- fortikaĵo
FamulojRedakti
En Szerencs naskiĝis: