Ferenc Erdei (arkitekto)
Ferenc Erdei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdei Ferenc estis hungara arkitekto, restaŭristo.
Ferenc Erdei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1933 en Szerencs |
Morto | 8-an de aŭgusto 1986 (52-jaraĝa) en Balatongyörök |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Q115509368 |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |

Ferenc Erdei[1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1933 en Szerencs, li mortis la 8-an de aŭgusto 1986 en Balatongyörök.
Biografio redakti
Ferenc Erdei frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Miskolc, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1957. Liaj signifaj instruistoj estis Pál Csonka, Jenő Rados, Károly Weichinger, József Pelikán (arkitekto), Frigyes Pogány. Post siaj studoj li laboris ĝismorte en oficejo pri historia monumento, kie li specialiĝis pri la restaŭrado. En 1968 li atingis la rangon atelierestro, en 1984 li ricevis pli altan postenon. Li ricevis gravan arkitekturan premion en 1967.
Elektitaj restaŭritaj konstruaĵoj redakti
- 1959-1960: ŝirma konstruaĵo por kapelo en Veszprém (urbo)
- 1959-1991: restaŭro de fortikaĵo de Szerencs
- 1961-1968: restaŭro de fortikaĵo de Kisnána
- 1963-1965: restaŭro de Preĝejo Mario Magdaleno (Felsőörs)
- 1963-1968: restaŭro de Fortikaĵo de Szigetvár
- 1976-1977: pligrandigo de Preĝejo Sankta Sebastiano (Zalaegerszeg)
- 1977-1982: restaŭro de Kalvinana preĝejo (Avas)
- 1980-1983: restaŭro de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Kiszombor)
- 1983-1988: ŝirma konstruaĵo por ruino en Visegrád
Postmorta ekspozicio redakti
- Budapeŝto, 1993
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto