Preĝejo Sankta Sebastiano (Zalaegerszeg)
Preĝejo martiro Sankta Sebastiano estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Zalaegerszeg, en loĝkvartalo Csácsbozsok [ĉAĉboĵok], kiu dum la mezepoko estis memstara vilaĝo Csács.
Paroĥa preĝejo Sankta Sebastiano | ||
---|---|---|
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Zalaegerszeg | |
Geografia situo | 46° 51′ 4″ N, 16° 52′ 51″ O (mapo)46.85116486259416.88080601904Koordinatoj: 46° 51′ 4″ N, 16° 52′ 51″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Zala | |
diocezo | Veszprém | |
dekanujo | Zalaszentgrót | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Longo | 16 m | |
Larĝo | 5 m | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa Romanika kirko kun duonronda absido en Csács estis konstruita supozeble ĉirkaŭ en 1330 (aŭ pli frue en la 13-a jarcento). Oni pligrandigis la preĝejon en la 15-a jarcento kun turo, navo, pilieroj kaj multlatera sanktejo. En 1532 ĝi bruldetruiĝis, poste pro la kontraŭturkaj bataloj la kirko ricevis malmulte da zorgoj. En 1741 ĝi estis renovigita laŭ baroko. En la 19-a jarcento oni konstruis porĉon antaŭ la turon. Plena restaŭro okazis en 1895. Oni malkaŝis la mezepokajn partojn per trakonstruoj en 1930, sed inter 1975-1977 oni restarigis ilin kaj oni konstruis modernajn sakristiojn.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola, sed apude troviĝas la modernaj sakristiaj ĉambroj kun selaj tegmentoj. Apud la preĝejo estas ŝtona kruco el la 19-a jarcento kaj monumento pri falintoj dum la mondomilito. La fasado estas malofte en Hungario pro la alkonstruita porĉo. Okulfrapas la timpano. En proksimeco de la turo estas ekstere ŝtuparejo al la galerio. En flanko de la navo estas enmurita pordo. La absido estas oklatera. Interne oni malkovris freskojn el la 18-a jarcento. La plej bela prezentas Sanktan Sebastianon, tio estas nun la altara bildo. En 2002 ĝi estis restaŭrita.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- [1] Arkivigite je 2018-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]