Jenő Rados [radoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rados Jenő estis hungara arkitekto, profesoro. Lia patro estis Gusztáv Rados.

Jenő Rados
Persona informo
Naskonomo Rados Jenő Gyula
Naskiĝo 25-an de aprilo 1895 (1895-04-25)
en Budapeŝto
Morto 2-an de januaro 1992 (1992-01-02) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Gusztáv Rados
Okupo
Okupo arkitektohistoriisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio
vdr

Jenő Rados [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1895 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de januaro 1992 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Rados frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Teknika Universitato József, sed samtempe li lernis ankaŭ muzikon. Li akiris diplomon pri komponado en 1915, sed tiutempe li estis ankaŭ batalanta soldato. En 1919 li akiris arkitektan diplomon, poste li instruis en la teknikuniversitato. En 1929 li doktoriĝis, en 1932 li estis nomumita privata profesoro. Inter 1936-1945 li instruis en arkitekta lernejo, poste li estis nomumita katedrestro en la teknikuniversitato. Li estis dekano inter 1947-1949. En 1953 li kandidatiĝis, en 1958 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis membro de la revolucia komisiono, tial en la sekva jaro li trudemeritiĝis. Tamen li laboris plu longe en arkitekta projekta kontoro. Li ricevis 15 premiojn inter 1914-1988. Li okupiĝis plej ofte pri restaŭrado de historiaj monumentoj.

 
Jenő Rados en 1917
 
Busto pri Jenő Rados

Elektitaj kontribuoj aŭ libroj redakti

  • Budapest városrendezésének története (1924)
  • Magyar kastélyok, Ungarische Schlösser (1931)
  • Győr városképének megjavítása (1941)
  • Kőszeg városképi és műemléki vizsgálata (1951)
  • Hild József Pest nagy építőjének életműve (1958)
  • Tata (1964)
  • Magyar Építészettörténet (1971)
  • Szent Anna templom (1984)

Elektitaj restaŭraj projektoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Literaturo redakti